MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Du vivpoemaroj

Malfacilas al recenzanto aldoni ion al la jam ĉionelĉerpaj eseoj, kiuj akompanas tiujn ĉi du verkojn. La aŭtoro estas Jorge Camacho Cordon, la poemaroj estas Celakantoj kaj Saturno, kun la eseoj de Mauro Nervi kaj Gonçalo Neves, respektive. La du eseoj cetere aperis ankaŭ en Fonto, aŭgusto 2004.

La unua demando estas, ĉu Camacho jam skulptis al si altreliefon en la poezia sceno; tion forte asertas Mauro Nervi. En lia posteseo Galabijo en Bruselo ni legas: „La poemaro de Jorge Camacho [...] pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post William Auld, ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj.” Ĝuste ĉi tiu frazo estis elektita kaj de la eldonejo por prezenti la libron sur sia dorsa kovrilpaĝo kaj de la redakcio de Fonto por reklami ĝin. Plia atentigo, kvazaŭ por doni ankoraŭ pli da forto al la citaĵo: ĝi estas prenita el Vikipedio (ĝustigo: Vikipedio prenis ĝin de la postparolo, ne inverse).

Nu, tion diras Mauro Nervi, kaj Mauro Nervi estas honorinda persono. Tion diras Vikipedio, kaj Vikipedio estas honorinda verko, kvankam ekzemple kompetentulo povus plurloke konstati, ke la citoj, kaj specife la juĝoj, ŝajnas atribueblaj pli al aro da privatuloj kiuj sin starigas redaktoroj ol al unueca enciklopedie kunordigita verko. Ni ne diskutu pri meritoj; ĉiu havas la siajn, nu, tamen nur la siajn. Ni lasu flanke, ke krom Auld kaj post Auld, kies ĉefaj originalaĵoj distancas de ni jam inter kvarona kaj duona jarcento, aperis ne malmultaj poetoj, kiuj ne rigardis nur al sia umbiliko; ni ne atendus de Nervi, ke li bezonas mallevi aliajn por levi la prieseiton.

Inverse, en la poemoj de Camacho pronomo „mi” disŝutiĝas ege vaste, amikoj kaj malamikoj trovas reeĥojn en Celakantoj, reeĥojn, kiuj ne sukcesas transpasi la mallarĝajn limojn de persona rondo. Vane oni serĉus altajn mejloŝtonajn pintojn en poemoj kiuj celas moki (iuj personoj estas liaj kutimaj marote alsagataj celtabuloj), aŭ en porokazaj versaĵoj, omaĝaj al datrevenoj preskaŭ banalaj. Ĉe tosta tablo aŭ ĉe revua festnumero aŭ ĉe studenta bierumado ili absolute bongustas kaj frandeblas (kelkaj tamen eĉ ne tie); ke ili havu lokon en lirikaro, nu, tio estas postuli tro multe de la versaĵoj mem. Kelkaj poemoj estas kantotekstoj verkitaj por rokbando Esperanto Desperado kaj tiumedie ili tute adekvatas.

En aliaj poemoj tamen la temoj estas pli profundaj, kvankam temoj pri vivo kaj morto, kaj sorto de la homo ne povas esti originalaj: ili estas troveblaj ĉe Auld, ĉe de Kock, ĉe Montagut. Auld estas la poeto al kiu Camacho pleje similas, kies vivsenton li pleje apudas; startante de preskaŭ sama konstato pri la infaneco kaj nematureco de la homa raso, Auld optimisme antaŭvidas (aŭ nur esperas?) ke ĝi iĝos adoleska. Camacho pli pesimisme rigardas al la disfalo de la raso mem, disfalo kiun li certagrade, eĉ se ne eksplicite, espere atendas: ankaŭ la homa raso iĝos celakanto, jam estingita fiŝo.

Veran poezion oni tamen trovas en la absoluta majstrado de la verstekniko; laŭ tiu faceto, Camacho eltiris la plejbonon el Miĥalski, la plejbelon el Auld, la plejfajnon el Kalocsay: sintezigo de konceptoj, trovo de rimoj, vasteco de vortostoko estas la atutoj de Georgo Camacho. Se oni aŭskultas liajn poemojn sen kono de la lingvo oni estas kaptita de la versomelodio, kiu (rimarkinde!) ne apogiĝas pleje sur vokaloj, sed fortiĝas per intensa implikiĝo de la konsonantoj; konanto de la lingvo, kiu mem provis la malfacilecon rimi, sendube agnoskos la grandiozan kapablon de ĉi tiu klera hispano. Jes ja, ankaŭ la klereco estas nekutima, samkiel ĉe Auld; librofinaj notoj helpas al nekonanto de la latina aŭ okcidenta kulturo, plurloke envolvita.

Celakantoj enhavas la poemojn verkitajn ĝis 1995 plus nur kelkajn aliajn. En 1995 Camacho komencis verki ankaŭ en la hispana, kaj la samtempe aperinta Saturno enhavas la poemojn en ambaŭ lingvoj, verkitajn/tradukitajn post tiu dato ĝis januaro 2004. Apud tiu verkado Camacho sin dediĉis al multo alia: artikoloj, libroj, eseoj, satiroj, rakontoj, recenzoj, tradukoj. La poemoj en Saturno estas pli maturaj ol tiuj de la alia kolekto; kiel diras Gonçalo Neves en bele priskriba postparolo, post liaj kontribuoj en Ibere libere en 1993 okazis „koncepta klariĝo, rigarda elmemiĝo, senta maturiĝo, tema pliriĉiĝo kaj precipe unuafoja klara poezia alfronto – kvankam ankoraŭ iom intelekte kribrita – de amo kaj amoro.” Camacho ne estas tro fekunda versfaranto: dum la dek jaroj koncernataj de Saturno liaj poemoj estas eĉ ne kvindeko; atenta listigo montras ke pli ol duonon li verkis en Madrido, kelkajn dum sia plurjara restado en Bruselo kiel interpretisto ĉe Eŭropa Unio.

Camacho havas pasion por la lingvoj kaj enamiĝis al la finna, kiun nun li mastras interpretistnivele. La pasio por la lingvoj lin trenis al vojaĝado, de kiu li ĉerpis vastan inspiron. De Esperantujo li lastatempe sentis malallogon, tiel ke li nur du monatojn post la refoja elektiĝo por dua naŭjara mandato demisiis el la Akademio de Esperanto, al kiu li estis elektita nur 26-jara; sed al la lingvo li restis alkroĉita, kvankam kun malpli intensa produktado. Ofte liaj poemoj entenas en ege malmultaj vortoj tutan mondon. La koncizeco, jam elprovita en Celakantoj, en Saturno evidente trafas ankaŭ la guston de la hispanlegantoj.

Interesa estus detala komparo inter la du eseoj, kiuj akompanas la poemarojn. Tiu de Nervi rilatas al la poezio kaj tra ĝi al la homo Camacho. Tiu de Neves vojas inverse: pli lernejece li pritraktas la homon kaj lian verkoliston, pli atentas la sentojn ol la produkton, pli rakontas vivon ol analizas sentojn. Ambaŭ eseoj adekvate kompletigas la du verkojn kaj honoras la belan eldonon

.
Carlo MINNAJA
Jorge Camacho: Celakantoj. Eld. Bero, Rotterdam, 2004. 120 paĝoj broŝuritaj.
kaj
Jorge Camacho: Saturno. Eld. Bero, 2004. 142 paĝoj broŝuritaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17