MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KSENOFOBIO

Toleremo ankoraŭ ne tolerata

Eŭropo eble fariĝas ĉiam pli kaj pli diverseca, sed toleremo fronte al aliaj kulturoj ne estas unu el ĝiaj fortoj. Tiel konkludas almenaŭ la Observejo pri Rasismo kaj Ksenofobio en Eŭropo (EUMC), kiu inter 1997 kaj 2003 enketis pri la sinteno de eŭropanoj rilate malplimultojn kaj migrantojn.

Laŭ la enketo duono de la demanditoj kritike reagis en la jaro 2003 fronte al enmigrintoj – ekde 1997 pli-malpli senŝanĝe. En Grekio kaj Hungario tiaj estis pli ol 85 %. Plej malfermitaj estas svedoj, inter kiuj nur 15 % rilatas al enmigrintoj malakcepteme.

Granda diferenco

Ke plurkultureco havu limojn, opiniis 60 % de la enketitoj – granda kresko kompare kun 1997. Kiel kutime en tiaj enketoj ekzistas forta diferenco inter proksima kaj fora impreso: 79 % indikis, ke ili en personaj interrilatoj ne havus problemon kun enmigrantoj aŭ malplimultoj.

Substrekis la direktoro de EUMC, Beate Winkler: „Malfavoraj sintenoj ne aŭtomate signifas diskriminacian aŭ rasisman konduton.” La rezultoj tamen montras, laŭ Winkler, kiom gravas interkulturaj kaj komunumsubtenaj projektoj de Eŭropa Unio aŭ ĝiaj membroŝtatoj. Ŝi aldonis, ke la analizo indikas evidentan rilaton inter la klerecnivelo kaj la sintenoj fronte al enmigrantoj kaj malplimultoj. Ĉe 14-jaraĝaj gejunuloj, kiuj ne plu estas lernantoj, multe pli troveblas ksenofobiaj sintenoj ol ĉe 22-jaraĝaj universitatanoj.

Pli da informoj pri la enketo troveblas ĉe: www.eumc.eu.int.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17