MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

DISTRADO

Torturado televida

Ĉio komenciĝis antaŭ pli ol kvin jaroj kun la programo Granda frato (angle: Big Brother). Ĝi inaŭguris novan epokon de televida historio, t.n. realeco-televidon (angle: reality TV).

La ideo estis simpla. Dek du kandidatoj eniris por tri monatoj fermitan domon por tie loĝi. Ĉu sonas interese? Jes – almenaŭ por la produktistoj, kiuj filmis 24-hore siajn protagonistojn en ĉiuj ĉambroj (kun escepto de necesejo, tamen jes ja en duŝejo). Ĉiusemajne la spektantoj povis voĉdone eligi unu el la kandidatoj el la domo. La formato estis tiom sukcesa, ke ĝi estis elsendita en pluraj landoj. La gajninto ricevas en kelkaj landoj eĉ unu milionon da eŭroj.

La sukceso igis la TV-produktistojn relanĉi Big Brother plurajn fojojn. Post la komenca kultstatuso tamen la formato rapide perdis apogon ĉe spektantoj. Ne mirinde, ĉar kion oni vidas kaj aŭdas? Certe ne ion mondskuan. Kiu finfine havas tempon kaj emon loĝi en fermita domo dum tri monatoj por paroli kaj agi grave dum la tuta tago (kaj nokto) por distri la publikon? Rezulto estas bagatelaj diskutoj de bagatelaj personoj – por bagatela spektantaro.

Lukso kaj mizero

Estas logike, ke la produktistoj devis spici la formaton: steluletoj, nur kvazaŭ famaj, aŭ politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon, aperis por kelkaj horoj en la domo por diskuti kun la loĝantoj. Aŭ oni dividis la grupon en du partojn: unu loĝis en lukso, la alia en mizero, kaj ĉiusemajne la teamoj devis konkursi por atingi la lokon sub la suno.

Realeco-TV trovis la guston de la publiko. Sekve la formatinventistoj, kutime el Usono, elpensis ĉiam pli novajn, ĉiam pli senenhavajn, ĉiam pli krudajn elsendaĵojn. En La fraŭlo dekoj da fizike belaj virinoj devis konkursi por atingi la koron de fraŭlo, kiun ili supozis milionulo. Post semajnoj da elektado kun multe da disputoj, larmoj, rozoj kaj kandeloj la princo faras sian finan elekton kaj malkaŝas al la princino, ke li estas nur konstrulaboristo (aŭ simila). Ĉu ŝi nun sekvos la vokon de sia koro kaj pardonos lin aŭ ĉagrene forlasos lin? Por la plimulto de la spektantoj la respondo verŝajne estas same interesa, kiel la fakto, ke ĵus flankenfalis sako da rizo en Ĉinio, tamen por multaj aliaj – kaj oni pensu ne nur pri la milionoj da adoleskaj knabinoj, kiuj revas akiri iun princon, post kiam oni forigis iliajn dentokrampojn – tiu ĉi decido estas preskaŭ demando de vivo aŭ morto.

Enhave neeltenebla

La kreivan formaton konas ankaŭ La fraŭlino. Eĉ pli nova formato estas la serĉo pri perfekta partnero por ambaŭseksema knab(in)o. Dum duono de la tago tiu flirtas kun grupo de knaboj, la alian tempon aliloke kun inoj. Kio estas la edukada signifo de tia elsendaĵo? Eŭfemisme dirite, nia okcidenta socio fariĝis tre liberala. Sed liberaleco ja signifas elteni ankaŭ la enhave neelteneblan.

Kion vi kuraĝas fari kontraŭ difinita sumo? Multon, tion antaŭ ĉiuj scias la TV-produktistoj. Ĉu kunumi kun dikega ulo dum kelkaj semajnoj por kelkaj miloj da dolaroj? Neniu problemo. Ĉu sub la ĉiuflanka observo de kameraoj partopreni konkurson de dikeguloj por magriĝi – kompreneble kun la kutimaj humiligoj por la ĝojo de la spektantaro? Kial ne! Neniam mankas eksponiĝemaj personoj.

Kuraĝpruvoj

Populariĝis ankaŭ realeco-elsendaĵoj kun steluloj, kiuj esperas tiamaniere denove altigi sian merkatvaloron. Ekzemple ili devas elteni du semajnojn en aŭstralia ĝangalo. Kiel kutime, oni povas voĉdone elĝangaligi la konkursanojn, kiuj devas partopreni en ĉiutagaj kuraĝpruvoj, kiel manĝi araneegojn, bani en ŝlimo plena je ĉiuspecaj insektoj kaj nutri rezistemajn strutojn. Sonas multe pli interese, ol teda 0:0 en futbalo, ĉu ne? Tute nova ideo estas ankaŭ izolado de kelkaj duaklasaj steluloj en bieno en alpoj aŭ en mezepokaj kostumoj en iu fortikaĵo. La steluloj pruvas, ke la kvalito de iliaj diskutoj estas same alta, kiel la temperaturo de mezepokaj vintroj.

Precize kiam oni pensas, ke oni atingis kompletan sennivelecon, tiam la TV-produktistoj elpoŝigas novan formaton. „Kiom dura vi estas?” estis la allogilo de la brita televidkanalo Channel 4, kiu elmetas sep kandidatojn dum 48 horoj al radikala realeco-sperto: dormoforpreno, ekstremaj temperaturoj, deviga nudeco, religiaj humiligoj. Kio estas la limo por la televido?

Teroristoj

La produktistoj volis montri la efikojn de torturadopraktikoj. Ekzemplo estis la usona malliberejo en Guantánamo sur Kubo, raportis la brita gazeto The Guardian. Tie ekde tri jaroj estas enkarcerigitaj supozeblaj teroristoj, ofte sen oficiala akuzo. Channel 4 lasis starigi kulisojn, por ke „ĉio aspektu, kiel en la Guantánamo-prizono”. Ankaŭ la traktado de la kandidatoj – tri el ili islamanoj – similis al raportoj de liberigitaj kaptitoj. Unu el la sep viroj devis ĉesigi la eksperimenton post sep horoj.

Tiu ekstrem-elsendaĵo estas nur la komenco de kvar-era serio pri modernaj torturadopraktikoj. Do, fino ne estas antaŭvidebla. Sed mi devas nun ĉesi: en la televido nun komenciĝas nova realeco-elsendaĵo La UEA-estraro kunsidas. Por ĉiu speco devas ja ekzisti ĝia formo de panem et circenses (pano kaj ludoj).

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17