MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EŬTANAZIO

Morto, morfino kaj moralo

La aŭtoro estas la prezidanto de la Aŭstralia Nov-Sud-Kimria Societo pri Laŭvola Eŭtanazio. Li ŝatus ricevi la reagojn de legantoj pri la enhavo de la artikolo kaj informojn el aliaj mondopartoj pri similaj moralaj kaj etikaj dilemoj rilate laŭvolan eŭtanazion.

Dum la lastaj jaroj okazis eventoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiuj atentigis pri la daŭre diskutebla kaj polemika temo de laŭvola eŭtanazio. Tiuj ĉi eventoj aparte pensigis pri tio, ĉu nuntempaj lokaj leĝoj adekvate kaj juste respondas al ŝajne ĉiam kreskanta socia postulo, ke, en aprobitaj kazoj kaj strikte regulitaj, laŭvola eŭtanazio estu permesita.

La unua tia evento koncernis la malsukceson de la parlamento en la aŭstralia Norda Teritorio [NT] en 1995 krei leĝon, kiu, en rigore kontrolataj situacioj, permesus al homoj ricevi helpon sin mortigi. Fakte dum du jaroj validis leĝo tia, kaj NT fariĝis la unua mondoparto posedanta rajton tian.

Dum tiuj du jaroj, kvar homoj el malsamaj partoj de Aŭstralio uzis tiun NT-leĝon por venigi sian morton. Tiam la federala parlamento de Aŭstralio, uzante siajn konstituciajn povojn rilate al aŭstraliaj teritorioj, intervenis kaj forprenis de ĉiuj teritorioj la rajton validigi leĝojn tiajn. Tiamaniere la NT-leĝo pri laŭvola eŭtanazio estis nuligita.

Piloloj

Post la nuligo de la NT-leĝo, d-ro Philip Nitschke, fama aŭ fifama, depende de la vidpunkto, kaj unu el la ĉefaj instigantoj de la NT-leĝo, malesperis iam persvadi politikistojn akcepti leĝon favore al laŭvola eŭtanazio. Pro tio li energie eklaboris por krei pilolon, kiun ordinaraj homoj povus mem fari por sin mortigi sen helpo de aliaj. Sed la federala registaro anoncis sian intencon, klare celante d-ron Nitschke, krei novajn leĝojn, kiuj malpermesos la uzon de Interreto por kuraĝigi aŭ konsili onin sin mortigi.

Krom la parlamentaj provoj okazis tiurilate en la kortumoj de Nov-Zelando kaj de Aŭstralio du signifaj procesoj. Memorindas, ke ĝis antaŭ nelonge, kaj laŭ jura sistemo heredita de Anglio, provoj sin mortigi kaj sinmortigo mem estis krimoj. La koncernaj leĝoj estis nuligitaj en 1983; tamen ilin anstataŭis nova krimo, nome liveri helpon al iu morti, sin mortigi aŭ peni sin mortigi.

Depende de specifaj faktoj en la koncerna kazo, helpo liverita por ebligi al iu ĉesigi sian ekziston povas esti murdo, murdo celita aŭ sinmortigo helpita. Pro tio povas vaste varii la punoj.

Morfino

La jur-proceso en Nov-Zelando okazis jene. Maljuna patrino suferis pro kancero kaj ofte petis sian filinon trovi manieron ĉesigi la vivon. Finfine la filino tion faris, donante al la patrino morfinon kaj poste tenante kusenon sur ŝia vizaĝo. La filino silentis pri la afero ĝis, tri jarojn poste, ŝi verkis libron, en kiu ŝi menciis la aferon. Oni akuzis ŝin pri murdo celita (neeblis pruvi, ke la filino fakte kaŭzis la morton de la patrino). Ŝi estis kondamnita al 15 monatoj en malliberejo.

Okazis en Aŭstralio simila afero. Edzino suferis pro multobla sklerozo kaj devis esti konstante zorgata de la edzo. Ŝi petis, ke oni helpu al ŝi morti. La edzo finfine komplezis, laŭ maniero simila al la nov-zelanda kazo. La edzo konfesis sian agon al la polico: oni akuzis lin pri sinmortigo helpita kaj li estis kondamnita al 18 monatoj en malliberejo, tamen suspenditaj, tiel ke li ne perdis sian liberecon. Pro tio la edzo ekpropagandis laŭvolan eŭtanazion, provante antaŭenigi ĝiajn celojn.

Laŭ la faktoj ofte malfacilas decidi, ĉu krimo pri sinmortigo helpita vere okazis. Ekzemple, foje ne klaras, kiom da helpo, aŭ kia, montriĝis necesa. Tio evidentiĝis en alia kazo, kiam mankis certeco. Sinjorino, grave malsana, decidis sin mortigi kaj iel akiris la rimedojn tion plenumi. Ŝi do invitis amikojn, por ke ŝi adiaŭu.

La demando do leviĝis, ĉu tiuj, kiuj adiaŭis, kaj kiuj iel liveris komforton al la sinmortigonto, kulpis pri la krimo de simmortigo helpita. La afero okazis antaŭ du jaroj, kaj nur lastatempe oni decidis ne procesi kontraŭ la amikoj.

Kep ENDERBY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kep Enderby el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17