MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kapitano Postnikov

La interesan kaj ravigan recenzon de Nikolao Gudskov pri la romano Dek Tagoj de Kapitano Postnikov mi legis kun granda entuziasmo (MONATO 2004/9, p. 22). Espereble la romanisto, Mikaelo Bronŝtejn, daŭrigos verki fikciaĵojn. Ne surprize, ke Esperanto estas riĉa mino de historia materialo pro la abundo de talenta intelektularo de nia pasinteco.

Aleksandr Postnikov (la protagonisto en la romano) efektive servis en la rusa armeo; ankaŭ Fjodor Postnikov, havante samfamilian nomon, naciarme servis en Ruslando en la komenco de la 20a jarcento. Ĉu ili parencas? Verŝajne ili iam renkontiĝis aŭ almenaŭ konis unu la alian. Fjodor kreeme kontribuis al la esperanta movado en Ruslando same kiel Aleksandr.

En 1905 Fjodor migris al Usono kaj nuntempe estas preskaŭ forgesita, sed li pleje kontribuis al la frua kresko de nia enlanda Esperanto-movado. Lia kariero ĉi tie estis termezuristo, kaj li mortis en la jaro 1958. Bedaŭrinde la biografia fonto pri Fjodor ne estas sufiĉe konata al mi, sed li indas pli bonan memoraĵon inter la esperantistoj en nia lando.

Elson B. SNOW
Usono
Ndlr: Artikoloj pri Aleksandr kaj Fjodor Postnikov troviĝas en Enciklopedio de Esperanto, p. 450.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elson B. Snow el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17