MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Mono-malbono

Aperis lastatempe en Japanio multaj falsaj monbiletoj. Estis du kialoj: unue, komputiloj kaj presiloj tiom pliboniĝis, ke nun facilas fari monbiletojn; kaj, due, en novembro pasintjare estas emisiitaj novaj monbiletoj, pli malfacile falseblaj, tiel ke la falsistoj haste cirkuligis malnovajn.

La falsaj monbiletoj troveblis en la novjara periodo ofte ĉe templaj vendejoj. Multaj homoj vespere vizitas templojn, kaj en la krepusko ne eblas zorge kontroli monon. La falsistoj, laŭ la polico, vendis la monbiletojn al bandoj, kies anoj uzis gantojn, kiam ili tuŝis la falsitan monon, por malebligi identigon pere de fingrospuroj.

En januaro 500-enaj falsaj biletoj estis trovitaj en poŝtoficejo en Fukuoka. Du viroj enmetis 2,8 milionojn da falsitaj enoj per monaŭtomato en ŝparkonton; poste en Tokio ili elprenis el la konto 2,5 milionojn. Nun la novaj monbiletoj de la japana banko havas hologramon: tiel oni esperas protekti la socion kontraŭ la falsistoj.

HORI Jasuo/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17