MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EŬROPO

Kontrastaj salajroj

Ankaŭ dum la jaro 2004 oni rimarkis grandegan diferencon inter la horaj salajroj, akiritaj en diversaj landoj de Eŭropo. Laŭ donitaĵoj de FedEE (Eŭropa Federacio de Dungantoj, www.fedee.com) sur 100-poenta skalo la unuan lokon okupas Danio kun 100 poentoj, dum la lastajn lokojn okupas Albanio, Moldavio kaj Ukrainio kun po 2 poentoj.

Oni distingas kvin ĉefajn landogrupojn. En la unuan eniras ekzemple Svislando (83 poentoj), Norvegio (77), Germanio (67) kaj Nederlando (58). En la dua estas Italio kaj Britio (56 poentoj), Belgio (53) kaj Francio (48), en la tria Hispanio (39 poentoj), Grekio (25), Slovenio (22) kaj Portugalio (19), en la kvara Kroatio (14 poentoj), Pollando kaj Turkio (po 11) kaj Estonio (9). Inter la lastaj estas Bosnio-Hercegovino (7 poentoj), Makedonio (6), Rusio (4), Bulgario, Belorusio kaj Serbio (po 3 poentoj).

En Albanio la enspezoj por unu laborhoro atingas 0,60 eŭrojn, dum en Danio 27,89 eŭrojn. Oficiale la minimuma monata salajro de albanoj estas 11 376 lekoj (proksimume 91 eŭroj).

Diferencoj malpligrandiĝas

En 2001 la hora pago en Danio estis la 39-oblo de tiu en Rumanio, sed komence de 2004 la diferenco malgrandiĝis ĝis la 22-oblo. La kialo estas la malsamrapida kresko en la periodo 2001-2005: en Danio la hora pago altiĝis je nur 18 %, en Rumanio je 115 %.

Bardhyl SELIMI
www.fedee.com/payineurope.shtml: laŭvica listo de 48 landoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17