MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĴURNALISMO

Blua Atomiumo pro forrabita ĵurnalistino

En marto la bruselanoj povis vidi nekutiman spektaklon. La Atomiumo, ekde 1958 la simbolo de Bruselo, estis blue lumigita, kaj legeblis tekstoj sur ĝi, kiel „Florence Aubenas” [floráns obená] kaj „Malaperintaj en Irako”. Per tiu agado franca asocio provis reveki interesiĝon pri la franca ĵurnalistino Aubenas, kiu estis forrabita kune kun sia iraka interpretisto Husajn Hanun komence de tiu ĉi jaro.

Ducento da apogantoj kunvenis piede de la Atomiumo por montri siajn zorgojn pri Aubenas kaj Hanun, kiuj daŭre restas senspuraj. Aubenas laboras por la franca ĵurnalo Libération (Liberigo) kaj estis en Irako por raporti pri la tieaj elektoj. Ankoraŭ ne klaras, kial ŝi estis kaptita, kaj fare de kiu. Aubenas plenkreskis kaj studis en Bruselo. Ŝia patrino ankoraŭ loĝas tie kaj ĉeestis la aranĝon.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17