MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu ŝerco, ĉu satiro? (2)

Ricevinte la unuan numeron de 2005 de MONATO mi notis, ke la gazeto enhavas artikolon pri disleksio. Traleginte la artikolon, mi unue ŝokiĝis pri la enhavo, ĉar per la vorto „Lingvoj” super la titolo „Disleksio” oni trompe donis al mi la impreson, ke temas pri seriozaĵo. Post dua tralego mi komprenis, ke la artikolo estas celata esti Ŝerco kaj satiro.

Eble mi, pro tro malaltnivela scio de Esperanto, ne kapablas percepti la amuzajn elementojn en la artikolo, aŭ kiel la verkinto Albisturo Kvinke nomas ĝin, eseeto. Se ĝi vere estas amuza, tiam temas pri tio, kion oni en Svedio nomas komiko pri malperfektaĵoj (lyteskomik), ĉu korpa aŭ mensa. Eble mi reagis pro tio, ke mi mem spertas mildan formon de disleksio.

Plej kredeble nek la redakcio de MONATO, nek la verkinto de la artikolo spertis la malagrablaĵojn de tio, kion oni kutimas nomi „disleksio”. Se estas tiel, mi povas kompreni, kial la redaktanto de la rubriko Ŝerco kaj satiro opiniis oportune prezenti la artikolon. La artikolo bedaŭrinde estas tro vereca en sia sinteno rilate al disleksiuloj, por ke mi povu klasifiki ĝin esti „ŝerco” aŭ „satiro”.

Karl-Gustaf GUSTAFSSON
Svedio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karl-Gustaf Gustafsson el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17