MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Ĉu tro da libereco en Japanio?

En Japanio pli kaj pli ofte okazas en lernejoj kaj universitatoj perfortoj. Ekzemple en februaro junulo reiris al sia iama elementa lernejo en urbo Nejagaŭa en gubernio Oosaka kaj murdis instruiston kaj vundis du aliajn. Al la polico diris la junulo, ke li havas venĝosenton kontraŭ la lernejo.

Okazos similaj atakoj, ĉar ofte ĉe lernejoj kaj aliaj edukinstitutoj regas malamo. Ekzemple en mia universitato mi aŭdis de 18-jaraĝa studentino, ke ĉiuj instruistoj estas ŝiaj „malamikoj”; kaj de 21-jaraĝa studento, ke liaj instruistoj batis lin, kiam li estis membro de bazpilka klubo kaj fuŝe ludis.

Surbaze de agresemo tia, mi sentas, ke multaj malamas instruistojn. Nun la japanaj lernejoj estiĝas pli kaj pli streĉaj kaj por instruatoj kaj por instruantoj: mankas libera tempo kaj la ministrejo pri edukado ĉion severe kontrolas. Pro tio senteblas venĝemo.

Mi same aŭdas, ke gefiloj kontraŭstaras gepatrojn, ĉar tiuj volas ilin subpremi, altrudante propran vivmanieron: tiel perforto hejma fariĝas fojfoje perforto lerneja. Rezulte, dekstruloj eble diros, ke la japana konstitucio tro permesas al gejunuloj usonecan liberecon kaj ke instruistoj pli emfazu patrolandan amon.

Mi malkonsentas. Se oni tiel neglektos la demokration en la konstitucio, etoso naciisma sufokos niajn gejunulojn.

HORI Jasuo/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17