MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

MALPLIMULTOJ

Kultura riĉeco kiel ŝanco

Ne sufiĉas esti demokratia lando: por plibonigi la ŝancojn de malplimultoj necesas plurkultura politiko. Tiel resumeblas raporto de agentejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri homa evoluo en 2004.

La bilanco de la raporto estas seka. Nuntempe vivas pli ol 5000 etnaj grupoj en la 200 ŝtatoj de la mondo. En pli ol 100 ili estigas pli ol kvaronon de la loĝantaro. 900 milionoj da homoj apartenas al grupo, kiu pro sia kultura identeco estas malavantaĝita.

Reprezentiĝo

Manko de politika reprezentiĝo estas unu formo de malavantaĝigo. Ekzemple en Germanio nur 0,8 % de la parlamentanoj apartenas al etnaj malplimultoj, kies elcentaĵo de la germana loĝantaro tamen estas 8,5 %. En la franca kaj svisa parlamentoj la malplimultoj tute ne estas reprezentataj. Bona ekzemplo estas Nederlando, kie la loĝantaro-elcentaĵo (9 %) akordas kun la reprezentiĝo de 8,7 % en la nederlanda politiko.

Tial UN postulas, ke malplimultoj ricevu minimume adekvatan reprezentiĝon en la politikaj instancoj laŭ sia loĝantara elcentaĵo. Kromaj fokusoj de efika politiko, akcentanta plurkulturon, estas religia toleremo, lingvopolitiko, kiu atentas plurlingvan instruadon, kaj kontraŭdiskriminacio en soci-ekonomiaj branĉoj. Esperas UN-oficistoj, ke tiamaniere kultura libereco fariĝos evoluiga faktoro.

La plena raporto legeblas ĉe hdr.undp.org/reports/global/2004.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17