MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Malvere pri demisioj

En MONATO 2004/12, p. 11, Karlo Juhász skribis: „... memorindas, ke Nikita Ĥruŝĉov kaj Miĥail Gorbaĉov estis dum somero forigitaj”. Ĉi tiu frazo de s-ro Juhász estas komplete malvera koncerne ambaŭ menciitajn politikistojn.

La faktoj estas, ke oni eksigis Ĥruŝĉov-on la 14an de oktobro 1964, kiam li feriis en kartvelia kuracloko Picunda. Kutime oni ferias ja somere, sed tiufoje okazis alimaniere.

Pri Gorbaĉov. Unue, li ne estis forigita, kaj due, lia eloficiĝo okazis ne somere. Somere 1991 okazis puĉo, kadre de kiu la ribelintoj provis, sed ne sukcesis eksigi la prezidanton de Sovetio, do Gorbaĉov plu laboris. Kaj rezulte de la konataj politikaj eventoj li mem decidis demisii kaj faris tion la 25an de decembro 1991.

Estas tre bedaŭrinde, ke s-ro Juhász baziĝis sur malĝustaj scioj kaj referencis al neekzistantaj faktoj. Mi krome esperas, ke la tekston kontrolis neniu el la ekssovetianoj, kiuj ja estas pli ol unu en la revizia skipo.

Grigorij AROSEV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Grigorij Arosev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17