MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Ondego da helpemo

La katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000 mortintoj kaj milionoj da alimaniere trafitaj homoj en aro da landoj ĉirkaŭ Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo, neniam antaŭe vidita. Vere, tiun katastrofon, kiun UN epitetas la plej granda de sia historio, karakterizas pluraj superlativoj, jen negativaj, sed jen ankaŭ pozitivaj. Inter la pozitivaj estis la neimageble grandioza donacemo de homoj en riĉaj, industriaj landoj, kiuj altruisme oferis milionojn da eŭroj – kaj tio sendube okazis ne nur pro tio, ke je Kristnasko homoj en okcidentaj landoj ĝenerale estas pli kompatemaj kaj donacemaj ol dum aliaj monatoj.

Tutmondiĝo duobla

Tiu helpemo estas sekvo precipe de tutmondiĝo a) komunikada kaj b) turisma. La du aspektoj de tutmondiĝo en tiu okazo intime interplektiĝas: ĉar la trafitaj landoj estas tre ŝatataj turismaj celoj de homoj en okcidentaj landoj, ties amaskomunikiloj aparte interesiĝas pri tiuj foraj regionoj. Certe, sendepende de tio la nuna tutmonde fulmrapida komunikado precipe per televido ĉe iu ajn katastrofo tuj informas mondvaste, kio ebligas ankaŭ rapidan helpon fare de humanaj kaj karitataj organizaĵoj kaj ŝtatoj. Sed en tiu ĉi okazo aldoniĝis la menciita turisma aspekto. Dum la vintraj monatoj (je Kristnasko kaj Silvestro) multaj homoj el meza kaj norda Eŭropo, kie mankas varmaj plaĝoj, fuĝas al sunaj marbordoj de ekzemple Tajlando, Malajzio kaj Sri-Lanko.

Tial miloj da germanoj kaj skandinavoj libertempis tie kaj iĝis viktimoj de la cunamo – kaj iliaj parencoj, amikoj kaj konatoj en la hejmlandoj estis terure ŝokitaj, ĉar rekte trafitaj. Ankaŭ ne rekte enplektitaj homoj estis emociitaj, ĉar mortis iliaj samlandanoj; tio klarigas la senkompare grandaniman oferemon, multe pli grandan, ol se la katastrofo trafus „nur” tajlandanojn aŭ indonezianojn.

Turismo ambigua

En tio montriĝas ambigueco de tutmondiĝo: en tiuj landoj precipa enspezo estas turismo, sed ĝi damaĝas naturon kaj medion. Profitas la ŝtatoj kaj turismaj kompanioj, sed nur parte indiĝenoj; popolanoj, kiuj ne loĝas proksime de turismaj centroj, kutime restas malriĉaj. Ties mizeron turistoj ordinare ne vidas. Sed nun pro tutmonda informado pri la katastrofo televido neeviteble montris ankaŭ mizerojn kaj suferojn de la popoloj, kaj helpemo turniĝis do ne nur al trafitaj turistoj, sed ankaŭ al suferantaj indiĝenoj, kiuj – malkiel eskapintaj turistoj – ne povis reveni al siaj komfortaj hejmoj, sed perdis ĉion.

Ŝanco kaj espero

Ĉio ĉi enhavas ankaŭ ŝancon, ke tiu ĉi katastrofo ne tiel rapide, kiel aliaj, estos forgesita kaj ke tutmonda helpado estos daŭrema. Epitetoj, kiel „plej granda” katastrofo, estas iom dubindaj, kvankam oni ne facile povas kompari. Sed gigantaj estis ankaŭ aliaj teruraĵoj, ekzemple tertremego en centra Ĉinio en 1976, pro kiu mortis minimume 255 000 homoj; tiu evento tiam ne tiom tuŝis la ceteran mondon, kaj ĉar ne estis turisma regiono kaj ĉar tutmondiĝo ankoraŭ ne okazis. Kiu hodiaŭ ankoraŭ scias pri tiu naturkatastrofo? Aŭ kiu ankoraŭ memoras pri la minimume 800 000 homoj, kiuj antaŭ iom pli ol dek jaroj mortis pro intercivitana milito en Ruando? Tiam, spite al tutmondiĝo, la cetera mondo plejparte ignoris la teroraĵon kaj UN komplete fiaskis fronte al multobla genocido.

Nun ni vidas, ke tutmondiĝo, kiun ofte ni kritikis en tiu ĉi magazino, povas kvazaŭ kuraci sin mem. Ni esperu, ke la mondo pordaŭre lernu el tiu okazo.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17