MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Decembra numero de Monato

Jen miaj pensoj pri la ricevita numero 2004/12. Mi ĝoje vidas de numero al numero la tre laŭdajn – kaj pravajn – liniojn en anonco pri Pinokjo de Carlo Lorenzi, alinome Carlo Collodi, kiu „tiel bele povis rakonti”. Oni tamen forgesis mencii, ke la bela rakontmaniero ĉi-foje mimimume duone ŝuldiĝas al Jozefo Horváth (el Hungario, urbo Györ [djer], latine Arrabona), kiu la verkon majstre tradukis. (La Pinokjo-recenzo troviĝas en MONATO 2003/06, p. 20 – rim. de la redaktoro.) Al mi multo plaĉas en la numero 2004/12, kun informoj kaj analizoj pri Eŭropa Unio, Hungario, Kosovo, Albanio, Rusio, kun recenzo pri la verko de Detlev Blanke pri „Esperanto en la soclandoj”, provencaj statuetoj de Jesuo-najbaroj kaj multo pli, tamen mi atentigas pri ĉi tiu malgranda, sed ripetata manko.

Blazio VAHA
Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Blazio Vaha el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17