MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kialoj de sukceso de Vlaams Blok

Kun granda prokrasto mi legis la artikolon de Marko Lins (MONATO 2004/9, p. 10-11) pri la balotoj por la Eŭropa Parlamento (EP), en kiu estas i.a. menciita la rezulto de la ekstremdekstra Vlaams Blok, kiu iĝis la dua partio en Flandrio. Hazarde TNS Media/Dimarso samtage publikigis la analizon de la balotado, sed en ĝi mi ne trovis la verajn kialojn.

Unue mi atentigu pri speciala situacio en Belgio (kaj Flandrio). Samtempe okazis regiona balotado, kaj la kampanjo por EP estis malintensa kaj preskaŭ senenhava: apenaŭ iu kandidato diris, kion li realigis aŭ intencas realigi en EP. Krome, en Belgio la partopreno en balotado estas deva; do ne eblas esprimi sian malkontenton aŭ malintereson restante hejme.

Laŭ mi la sukceso de Vlaams Blok ne signifas, ke flandroj iĝas ekstremdekstraj, sed ĝi venas de la ĝenerala malkontento: seniluziiĝo pri la verduloj, longdaŭra interna kverelado ene de kelkaj partioj, lavango da novaj, fojfoje kontraŭdiraj aŭ neplenumeblaj, leĝoj kaj reguloj malgraŭ promesoj pri simpligo, flandra administracio, kiu ofte ege malbone funkcias (malgraŭ aŭ eble pro ĝiaj daŭraj restrukturiĝoj) ...

Roland ROTSAERT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17