MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Konkeri korojn kaj animojn

Dum EU-pintokonferenco en Bruselo la ĉefministroj de Eŭropa Unio decidis malfermi en 2005 aliĝtraktadojn kun Turkio, kiu tiun ĉi momenton atendadis dum 40 jaroj. Kiel la traktado finiĝos neniel antaŭdireblas, ĉar ĉiu membroŝtato devos konsenti.

Jam nun certas, ke la intertraktadoj daŭros plurajn jarojn, ĉar oni jam interkonsentis, ke signifaj financaj punktoj povas esti decidataj nur post 2014 kadre de venonta plurjara financa perspektivo de EU. Pluraj ŝtatoj insistis pri klaŭzo, ke la traktadoj estu kondukataj kiel malfermita procezo, kies rezulto ne povas esti anticipe garantiita.

Turkio devas ankaŭ transpreni en nacian leĝaron la komunan EU-leĝaron, kiu jam nun ampleksas 80 000 paĝojn. La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] mem malfaciligis la situacion, sugestinte antaŭ la pintokonferenco, ke temas pri decido pri ĉio aŭ nenio kaj ke Turkio irus sian propran vojon, se la Unio ne lasus kunludi Turkion.

Disputpunkto Kipro

Multe da kondiĉoj estas ligitaj al eventuala turka aliĝo: la strikta respekto de la kopenhagaj kriterioj, en kiuj EU difinis regulojn pri demokratio kaj homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento ankaŭ postulas, ke Turkio agnosku la genocidon kontraŭ armenoj en la 20a jarcento kaj pli respektu la rajtojn de la kurda malplimulto. Turkio estas alvokita sentolere kontraŭbatali torturadon, daŭrigi la reformojn kaj agnoski Kipron. En kazo de serioza malrespekto al demokrataj principoj kaj bazaj homaj rajtoj ĉiu membroŝtato rajtas postuli haltigon de la aliĝtraktadoj.

Laŭ enketoj, ĝis triono de la nuna turka loĝantaro, t.e. 23 milionoj, povus imagi labori ie en la nunaj EU-ŝtatoj. Sekve EU certe postulos en la traktadoj plurjaran restrikton de la libera moviĝo de dungitoj en EU. La ciferoj ne surprizas, ĉar la turka ekonomio nur nun pene refortiĝas post ekonomia krizo en 1999 kaj 2001. Turkio atingas nur 23 % de la ekonomia forto de la EU-ŝtatoj (ciferoj el 2002).

La problemo ankaŭ kuŝas en la divido de la lando. La ekonomie fortaj kaj industriigitaj okcidento kaj sudo pli facile adaptiĝus al la konkurspremo de EU-interna merkato ol la daŭre kamparanaj oriento kaj nordo. Preskaŭ triono de la turka loĝantaro vivtenas sin per agrikulturaj laboroj.

Strategia partnero

Ne ĉiuj eŭropanoj subtenas eblan EU-plilarĝigon direkte al Turkio. En najbara Grekio kaj en Hispanio la subteno por turka aliĝo estas kun pli ol 60 % plej alta. Al Hispanio plaĉas la ideo de strategia partnero en la mediteranea regiono. Tamen la plimulto en la politike pli pezaj EU-ŝtatoj estas kontraŭ Turkio en EU. Germanio, kie loĝas du milionoj da turkoj (66 % de la tuta turka loĝantaro en Eŭropo), politike estas dividita, ĉar kanceliero Gerhard Schröder estas unu el la plej vervaj subtenantoj de Turkio, dum la kristandemokrata opozicio radikale kontraŭas la aliĝon, same kiel 55 % de la germanoj.

En Francio eĉ du trionoj estas kontraŭ turka aliĝo kaj en Aŭstrio estas nur 28 % da subtenantoj. La aŭstra kanceliero Wolfgang Schüssel estis unu el la plej fortaj oponantoj kaj ĉiam pledis por „privilegia statuso” anstataŭ membreco en EU por Turkio. Li jam promesis, ke la finan vorton havos la aŭstroj per referendumo.

Reguloj kaj kondiĉoj

Malgraŭ la decido ektrakti dum 2005 kun Turkio pri ebla aliĝo al EU la membroŝtatoj restas prudentaj. Ili tiom substrekas, ke Turkio respektu la regulojn kaj kondiĉojn kaj ke la traktadoj ne signifas aŭtomatan aliĝon.

Turkio eble sukcesis konvinki la EU-ĉefministrojn, sed ne la EU-civitanojn. „Turkio devas provi konkeri la korojn kaj animojn de la EU-civitanoj”, deklaris komisiona prezidanto José Manuel Durao Barroso. Nediskuteble Turkio faris dum la lastaj jaroj sub Erdogan multajn progresojn kaj decidis plurajn gravajn reformojn. La problemo kuŝas en la efektivigo kaj praktikado de la reformoj: torturado kaj mistrakto de homaj rajtoj kaj religia libereco estas praktikataj en neakceptebla kvanto por ŝtato nomanta sin demokratio.

Marko Naoki LINS

Dum la decembra pintokonferenco EU decidis, ke Rumanio kaj Bulgario fariĝos membroj de la unio post 2007 kaj ke la aliĝtraktadoj kun Kroatio komenciĝos en aprilo 2005. En Bulgario la parlamento supozeble antaŭ la balotoj en junio 2005 ankoraŭ ratifos la aliĝon al EU. Tamen restas fuĝilo: se Bulgario kaj Rumanio, kiu malpli bone sin prezentas ol sia suda najbaro, dum la venontaj jaroj ne respektas eŭropajn normojn, la aliĝo povas esti malfruigata je unu jaro al 2008.

En Rumanio daŭre granda problemo estas koruptado. Problemo, kiun la novelektita registaro devas serioze ataki. Kroatio devas montri pli da politika volo trovi akuzitajn krimulojn, kiuj sin kaŝas kontraŭ liverado al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago, kiu persekutas krimojn faritajn dum la sendependiĝomilito inter 1991 kaj 1995.

MNL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17