MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Jen la tub-ero

Pro la diferenco inter prezoj en najbaraj landoj inventemuloj elpensis diversajn rimedojn por kontrabandi varojn. Ekzemple, limgardistoj en Litovio malkovris antaŭ nelonge pli ol tri-kilometran subakvan kaj subteran elastan tubon, kiu komenciĝis en najbara Belorusio. Tiamaniere krimuloj intencis kontrabandi alkoholaĵojn.

Oficistoj trovis la tubon je profundo de proksimume unu metro en la rivereto Narkunka, kiu fluas el Litovio al Belorusio. Ili komencis tiri kaj apenaŭ povis kaŝi sian miron pri la laboro necesa por konstrui tiun „vejnon”. La tubo, kaŝita sub la lemnoj, estis fiksita per feraj stangoj ĉ. 40 cm longaj; sub kampoj la tubo estis kaŝita je profundo de ĉ. 10 cm. Ĝi eĉ subiris lokajn vojojn kaj finfine atingis loĝejon en apudlima urbeto.

Limgardistoj raportis, ke tiu ĉi estas la dua fojo, ke kontrabandistoj provis tiel transporti alkoholaĵojn el Belorusio al Litovio.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17