MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Prezidantaro paca

Cele al paco renkontiĝis komence de decembro en Tirano, Albanio, kvin balkanaj prezidantoj, nome tiuj de Serbio-Montenegro, de Bosnio-Hercegovino, de Makedonio, de Bulgario kaj de Kroatio.

La gastiganto, la albana prezidanto Alfred Moisiu, raportis pri la „interetna kaj interreligia dialogo kiel grava faktoro por stabileco kaj progreso en sud-orienta Eŭropo”. Svetozar Marković (Serbio-Montenegro) deklaris interalie, ke landlimoj restu nur en libroj pri historio, ke respondeco pri militoj estas ja io individua, krome, ke pri Kosovo indas dialogi. Kundiskutis ankaŭ la ĝenerala direktoro de Unesko Koichiro Matsuura kaj la prezidantoj Paravac (Bosnio-Hercegovino), Parvanov (Bulgario), Mesić (Kroatio) kaj Crvenkovski (Makedonio). Ĉeestis ankaŭ la norvega ĉefministro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17