MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

Greenpeace venkis aŭtofirmaon Ford

La internacia mediprotekta movado Greenpeace (Verda paco) devigis la usonan aŭtofirmaon Ford rezigni pri detruo de 400 elektraj aŭtoj. Fine de aŭgusto 2004 manifestaciis Greenpeace sur tegmento de la ĉefa oficejo de Ford Norvegio en Oslo. La mediaktivuloj protestis kontraŭ planoj de Ford detrui pli ol 400 elektrajn aŭtojn Think produktitajn en Norvegio, kaj eksportitajn al Usono kaj Britio, kiam Ford posedis la norvegan firmaon Think inter 1999 kaj 2003. Tiuj aŭtoj estas laŭleĝe agnoskataj por trafiko en Eŭropo kaj akiris esceptan rajton trijaran veturi sur usonaj vojoj. Ford taksis ke pli ekonomie estus detrui tiujn aŭtojn kiam ili ne plu rajtas uziĝi en Usono. Greenpeace protestis kontraŭ detruo de bonaj aŭtoj mediafablaj, kiuj povus pluvendiĝi kaj uziĝi en la lando, kie ili estis konstruitaj.

Publikaj protestoj de mediaktivistoj en la usona urbo San-Francisko kaj de Greenpeace en Oslo donis rezultojn. La norvega ministro pri transporto ekrilatis kun Ford kaj tiu ĉi anoncis, ke ili resendos ĉiujn ankoraŭ nedetruitajn elektrajn aŭtojn al Norvegio, kie oni trovos novajn aĉetantojn. Laŭ Greenpeace, en Norvegio estas longa vico de interesitoj pri tiuj elektraj aŭtoj. Ford tamen asertas, ke triono de tiuj aŭtoj estas jam detruitaj. Pri tio skeptikas Greenpeace kaj petis Ford pruvi la detruojn. Tamen la internacia mediprotekta movado oficiale kontentas pro la decidoŝanĝo de Ford kaj la resendo de la elektraj aŭtoj al Eŭropo.

Claude ROUGET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Claude Rouget el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17