MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ua mau ke ea o ka aina ka pono

Bjarke Nielsen demandas (MONATO 2004/9, p. 7) ĉu eble alilandaj leĝaroj komenciĝas per la frazo „Per la leĝo la lando estos konstruita”. Pri landaj leĝaroj mi ne scias, sed ie mi legis, ke la devizo de reĝo Kamehameha (kiu regis la Havajajn Insulojn antaŭ ties aneksado fare de Usono) estis simila, nome: Ua mau ke ea o ka aina ka pono (La vivo de la lando estas daŭrigita per justeco). Plie aludante al la citaĵo el Sagao de Njal uzata kiel devizo de Ŝetlando, mi volus klarigi, ke la lasta litero de la unua vorto estas ne normala „d” sed la islanda strekita „ð”, kiu prononciĝas kiel la angla „th” en the (la artikolo „la”). Tion mi fakte skribis en mia originala teksto, sed oni ne povas facile sendi tiajn apartajn literojn perrete.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17