MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EŬROPO

De Litovio ĝis Norvegio

Eŭropa kompanio pri esploroj de prezoj Pricerunner (www.pricerunner.com) konstatis, ke en Litovio varprezoj estas la plej malaltaj en Eŭropo. Kiel la plej multekosta lando de la mondparto anonciĝis Norvegio. Tiun rezulton la kompanio atingis post komparo de prezoj de 48 ĉefaj vargrupoj.

Konstatiĝis, ke prezoj en Litovio estas je 26 % kaj en Estonio je 19 % sub la eŭropa averaĝo. En Norvegio prezoj superas la averaĝon je 21 %. Ekzemple, bileto por kinejo en Britio kostas 14,3 eŭrojn kaj en Litovio filmon vi povas spekti kontraŭ nur 3,86 eŭroj. Duonkilograma pakaĵo da makaronioj en Oslo kostas 1,63 eŭrojn kaj en Litovio 0,63 eŭrojn. En eŭropuniaj landoj la plej altaj prezoj regas en Danio, kie 17 % superas mezumon. Poste sekvas Svedio kaj Finnlando.

Prezdiferencojn en Eŭropo kaŭzas malsamaj imposttarifoj, konkurenco ene de landa merkato, ŝanceliĝo de valutaj kurzoj kaj enspeznivelo. Norvegio, la tria nafto-eksportanto de la mondo, laŭ malneta enlanda produkto je loĝanto estas la dua en Eŭropo post Luksemburgio. Litovio, kiel asertas Pricerunner, estas la plej malriĉa inter la dek novaj membroj de Eŭropa Unio.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17