MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ELDONADO

Nova biblio okopa

En oktobro 2004, post proksimume dek jaroj da laboro fare de ekumena plurfaka grupo, aperis nova nederlanda traduko de la Biblio en ok malsamaj eldonoj.

Aperis protestanta eldono, kun nur la tradicia kanono, kiun en Esperanto oni konas en la antaŭaj eldonoj de la Biblio; ekumena eldono, t.e. kun tiu sama kanono, sed inter la Malnova kaj Nova Testamentoj staras la Duakanonaj Libroj (kiel en Esperanto en la pli freŝa eldono); tipe romkatolika eldono, t.e. kun la Duakanonaj Libroj interŝovitaj en la Malnovan Testamenton en iliajn tiueklezie tradiciajn lokojn; pli-malpli juda eldono de la Malnova Testamento (t.e. kun la tipe juda sinsekvo de la libroj, kiel en ilia TeNaĤ – Torao, Profetoj kaj Skriboj) kun en aparta volumo la Duakanonaj Libroj plus Nova Testamento, kune en skatolo, kun la internacie konataj ilustraĵoj de Gustave Doré, kiujn uzas ankaŭ la eldonejo Fonto en siaj eldonaĵoj. La vere juda eldono de nur la TeNaĤ ankoraŭ devas aperi. Kaj kelkaj el tiuj ĉi eldonoj estis en malsamaj grandecoj. Entute do aperis ok eldonoj samtempe, en totala nombro de ĉirkaŭ 200 000 ekzempleroj.

La eldonistoj esperis, ke fine de decembro 2004 el tio disvendiĝos proksimume 10 000 ekzempleroj, sed fakte la tuta eldonkvanto jam preskaŭ elĉerpiĝis. Ekde ĝia apero la Biblio en pluraj eldonoj okupis du aŭ tri lokojn samtempe el dek de la plej vendataj libroj de la semajno.

Por la tradukado kunlaboris aro da hebreistoj, grekistoj kaj teologoj el plej diversaj tradicioj: judaj, romkatolikaj, protestantaj kaj ortodoksaj (ortodoksismo estas la orienta branĉo de kristanismo, ekzemple la grek-ortodoksismo, la rus-ortodoksismo, eĉ tiuj ĉi ortodoksaj eklezioj pli malpli kunlaboris). Krome tuta grupo da literaturistoj flandraj kaj nederlandaj helpis poluri la rezulton.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17