MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NEDERLANDO

Timo kaj necerteco?

Jen demando, kiun de amiko eksterlanda mi ricevis preskaŭ tuj post la murdo de Theo van Gogh [teo fan ĥoĥ] – filmreĝisoro kaj aŭtoro de sufiĉe akraj, sed tre ŝatataj gazet-kolumnoj. Lia lasta filmo, preskaŭ finpolurita, kiu en decembro devis aperi en kinejoj, temis pri la murdo en majo 2002 de la politikisto Pim Fortuyn [fortéjn], kiun lastatempe nederlandanoj elektis kiel sian plej grandan samlandanon.

Van Gogh estis murdita la 2an de novembro, matene, plenpublike kaj surstrate, en Amsterdamo. Iu murdis lin per tuta serio da kugloj, fine tratranĉante al li la kolon, kvazaŭ buĉoferante lin laŭ iu fremda rito. Laste, antaŭ ol forkuri, li pertranĉile enpikis leteron en la bruston de sia viktimo. En plej mallonga tempo la murdo diskoniĝis tra la tuta lando. La supozata murdinto de Van Gogh estis arestita baldaŭ post la murdo: li montriĝis esti membro de radikala islamisma grupiĝo.

Interplektiĝas la sortoj de la filmisto kaj la politikisto. En 2002 per siaj atakoj kontraŭ tro da enmigrantoj en Nederlandon la verva politikisto Fortuyn en ekstreme mallonga tempo, kapablis mobilizi politikan protestmovadon: tiel li ekhavis grandan ŝancon fariĝi la nova ĉefministro. Dum la apogeo de la elektokampanjo, li estis murdita de ekstreme radikala aktivulo de best-protektada movado.

Politika idealo

Tiu politika murdo (la kulpulo ĝin ja defendis per politika argumentado) vekis vastajn resonojn ne nur enlande, sed ankaŭ internacie. Nederlando longe preskaŭ ne konis terorismajn minacojn aŭ agojn, nek politikajn murdojn. En 1977 grupo de molukanoj prenis ostaĝe plenan trajnon da pasaĝeroj, kio kostis la vivon al deko da ostaĝoj kaj molukanoj. Ilin pelis al ilia senespera ago la sento, ke la tiama nederlanda registaro ne prenis serioze ilian strebadon por memstara respubliko Molukoj sur la koncerna indonezia insulareto. Depost kiam Indonezio fariĝis aŭtonoma ŝtato, grupo de molukanoj loĝas en Nederlando kun tiu politika idealo.

Tio longe estis – eble – la sola terorismaĵo en Nederlando. La lasta politika murdo, kiun oni memoras, datiĝas de 1672, kiam pleba amaso surstrate brutece murdis la fratojn-politikistojn Johan kaj Cornelis de Witt [kornelis de ŭit], kontraŭulojn de princo Willem [ŭilm] de Oranĝio, kiu pli poste fariĝis reĝo William la 3a en Britio.

Ekstremaj islamistoj

Nelonge antaŭ sia morto, Van Gogh reĝisoris filmon pri fizika kaj psika mistraktado de islamaj virinoj. Ĉe tio lin helpis kaj inspiris la liberala politikistino Ayaan Hirsi Ali [ajan hirŝi ali], mem de islama deveno. En siaj gazet-kolumnoj li ofte akre kritikis la netolereman flankon de ekstremismaj islamistoj. Ĉe tio li uzis ne-parlamentajn esprimojn. Li ofte uzis ankaŭ insultvortojn.

Aliflanke, en serio por televido li prezentis tre pozitivan bildon pri junaj islamanoj, kiuj bone interrilatis kun la cetera ĉirkaŭo. En la letero, kiun la polico trovis sur la brusto de la filmisto, la murdinto vortigis gravajn minacojn kontraŭ Hirsi Ali kiel „apostato” mortigota. Tia bruta murdo kaj tia minaca letero plena je citaĵoj el la Korano kaj el mez-orientaj fetvaj tekstoj estis ĝis nun tute nekonataj en Nederlando.

Reagoj

La reago estis granda ŝoko en la tuta socio; la registaro, la reĝino, ekleziaj reprezentantoj, same kiel reprezentantoj de islamaj organizaĵoj, ĉiuj forte protestis: tia murdo neniel estas akceptebla. Povas esti, ke oni ne konsentas kun ies ideoj aŭ konvinkoj, sed por tio oni havas gazetaron, televidon, radion ktp; por tio parlamenton oni havas. Sed murdo ne apartenas al la iloj de debato.

Unu ministro, eble pro la ŝoko, televide eĉ menciis, ke „Nederlando nun estas en milito kontraŭ terorismo”. Pluraj aliaj, el la parlamento kaj el la registaro, ĝustigis tion, dirante, ke la vorto „milito” ne taŭgas.

Postaj evoluoj

Dum la sekvaj tagoj, tamen, okazis multe da nekutima perforto: atakoj kontraŭ islamaj lernejoj (kelkaj eĉ plene forbrulis); atakoj kontraŭ moskeoj kaj kontraŭ kristanaj preĝejoj (grandaj brul-damaĝoj). En la kvartalo Laakkwartier [lákvartir], en Hago, dum pli ol tuta tago specialaj taĉmentoj de polico kaj kontraŭ-terorismaj brigadoj kvazaŭ sieĝis domon, kie poste oni sukcesis aresti plurajn suspektatojn pri terorismo. En la domo i.a. grenadojn oni trovis.

La kremacion de Van Gogh oni dissendis televide: milionoj ĝin spektis. La televido jam pli ol semajnon daŭre dissendis preskaŭ ĉiukanale plej diverspublikajn diskutojn pri religiaj streĉitecoj, pri integriĝo, pri respekto kaj bezono je toleremo. En ĉiuj taggazetoj superabundis leteroj pri la samo.

Ĉie oni sentas, kiel kreskas timo kaj necerteco unuflanke kaj malamo precipe kontraŭ islamanoj aliflanke: la granda plimulto de la homoj ŝajne ne scias distingi inter – feliĉe laŭnombre sufiĉe malmultaj – ekstremismaj islamistoj kaj „normalaj” islamanoj. La landa Konsilantaro de Eklezioj alvokis kun la landa Organizaĵo de Moskeoj al pli da reciproka toleremo, kontaktado kaj interkompreniĝo.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17