MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EBUR-BORDO

Ĉu sukcesos sankcioj?

Kredeble la civila milito en Ebur-Bordo daŭros pli longe ol atendite pro fiaskintaj paciniciatoj flanke de Afrika Unio (AU). AU kulpigas la prezidanton de Ebur-Bordo, Lauren Gbabo, pro akriĝo de la civila milito. Lia registaro atakis la nordan duonon de la lando, kiun dum preskaŭ unu jaro pace regis koalicio de ribelantaj grupoj.

Krome Gbabo atakis la 30 000 francojn en Ebur-Bordo, kiam la franca registaro nomis lin diktatoro. Mortis pluraj francoj, malgraŭ tio, ke jam deĵoras en la lando 4 000 francaj soldatoj. Diversaj eŭropaj landoj, inkluzive de Francio, sendis aviadilojn por hejmenigi siajn civitanojn.

La prezidanto de Niĝerio, Olusegun Obasanĝo, kiu prezidas Afrikan Union, aprobis UN-sankciojn kontraŭ Ebur-Bordo. La sankcioj i.a. malebligos al funkciuloj de la Gbabo-registaro vojaĝi eksterlanden kaj malpermesos armilo-vendojn al Ebur-Bordo. Samtempe estos frostigitaj eksterlandaj fondusoj apartenantaj al la registaro. Reage, Gbabo akuzis AU-on pri malsincereco kaj antaŭjuĝoj.

Oni timas nun, ke eble la registaro atakos civitanojn de tiuj afrikaj landoj, kiuj subtenas sankciojn, i.a. Niĝerio, Senegalo, Togolo kaj Sud-Afriko. Enestas en Ebur-Bordo ekzemple kvar milionoj da niĝerianoj. Intertempe evidentiĝos, ĉu aŭ ĝis kia grado sukcesos la sankcioj.

Prince Henry OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Prince Henry Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17