MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

NATO-malglato

En 2004 Litovio fariĝis membro de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kaj NATO-ĉasaviadiloj aperis en Litovio. Sed, ĉu NATO kaj ties aviadiloj pacon portis, diskuteblas.

Ekzemple, unu novembran nokton du britaj NATO-deĵorantoj, revenante ebriaj el noktoklubo, estas atakitaj kaj prirabitaj. La rabistoj terenfaligis la britojn kaj, ŝtelinte monujojn, forkuris. La okazintaĵo ekster la noktoklubo ne unuopis: ankaŭ kvar belgoj kaj tri danoj tiel jam viktimiĝis.

Oficiroj asertas, ke eksterlandaj militistoj estas instruitaj kiel konduti en fremda urbo. Tamen konfliktoj ja okazas – kaj 90 % de la disputoj estas kaŭzitaj de ebriaj eksterlandanoj, kiuj en noktokluboj vigle elspezas monon kaj tiel semas malamikecon inter aliaj gastoj. Tiel distingas sin en Litovio aparte britaj soldatoj pro sia aroganteco kaj bruemo.

La litova polico anoncis, ke ĝi ne toleros maltaŭgan konduton de NATO-deĵorantoj. Ebriaj soldatoj estos arestitaj kaj transdonitaj al la armea polico.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17