MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Viktimoj enretigitaj

Okcidentaj viroj kelkfoje serĉas kaj facile trovas naivulinojn en landoj de orienta Eŭropo. Ofte la viroj uzas Interreton por trovi siajn viktimojn. Unu el ili estis Pero, origine el Aŭstralio.

En interretejo Pero prezentiĝis per pseŭdonimo „Miŝka”. Li skribis: „39-jaraĝa, 191 cm alta, verdokula viro, piloto ĉe belga kompanio, eksa paraŝutisto, divorcinta kaj seninfana, volonte konatiĝus kun virino por longdaŭra amikeco kaj geedziĝo.”

Tamen Pero/Miŝka estis senvualigita, kiam litovino rakontis, kiel ŝi estas trompita. Krome ŝi kolektis informojn de virinoj el aliaj landoj: Nov-Zelando, Aŭstralio, Rusio kaj Latvio. Evidentiĝis, ke Pero/Miŝka jam dum pli ol 10 jaroj en interretejoj konatiĝis kun viktimoj, sin prezentinte ekzemple kiel milionulon, kies dokumentojn kaj kreditkartojn oni ŝtelis. Li do vivis per la kontoj de siaj fianĉinoj, ĝis eluziĝis la mono.

Fine, danke al la kunlaboro de multaj virinoj, Pero/Miŝka estis arestita ĉe flughaveno. Kredeble restos pli sekura la ŝparmono kaj la bankkontoj de pluraj naivulinoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17