MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

En ĉiu malbono ...

Francoj, kiel aliaj okcidentanoj, malmulton sciis pri la litova ĉefurbo Vilnius. Tamen nun en Francio Vilnius estas konata kiel la urbo de amo kaj morto. Dum pli ol unu jaro ĝi konstante rolas en la francaj gazetaro kaj aliaj amaskomunikiloj.

„La dramo de Vilnius”: tiel estis nomata la kverelo inter la rokmuzikisto Bertrand Cantat [betrán kantá], de la grupo Noir Désir [nŭár dezír], kaj lia amikino, la aktorino Marie Trintignant [marí trentinján]. Sendube tiu ĉi „dramo” famigis Litovion en Francio pli ol ĉiuj reklamkampanjoj iniciatitaj de la litova registaro.

La t.n. dramo okazis unu vesperon en julio 2003, kiam franca skipo finfilmis televidaĵon Colette [kolét]. La rokmuzikisto kaj la aktorino, ĉiam kunaj, tiam kunloĝis en la apartamenta hotelo Domina Plaza. Tie ili tamen kverelis: ŝajnas, ke la aktorino ricevis poŝtelefonajn mesaĝojn de sia eks-edzo, kio kolerigis la muzikiston. Venis la polico; la aktorino enhospitaliĝis; la sekvan tagon, transportite Parizon, ŝi mortis. La muzikisto poste estas kondamnita je ok jaroj en prizono.

Nun, pro la afero, Litovio „surmapiĝis” en la mensoj de francoj. Preskaŭ duobliĝis la nombro de flugbiletoj venditaj por servoj inter Parizo kaj Vilnius; en la unua duono de 2004 vizitis Litovion 24 % pli da francoj ol en la sama periodo en 2003. Aŭdiĝas misgusta ŝerco: „Pro la reklamo por Litovio oni konstruu monumenton al Bertrand Cantat”.

Ankaŭ la hotelo Domina Plaza apenaŭ povis elteni la enfluon de eksterlandaj turistoj dezirantaj lui la apartamenton, kie okazis la tragedio. Francaj ĵurnalistoj pretas pagi solidajn monsumojn al la hotelo nur por eniri kaj foti la apartamenton. Tamen la hotelestraro nun rifuzas petojn tiajn kaj klientoj de la koncerna apartamento scias nenion pri la tie okazinta tragedio.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17