MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Kuk-urbo

Laŭ kelta mondkoncepto la vintra duonjaro komenciĝas la unuan de novembro. Tiam kristanaj aŭstroj festas „Ĉiujn Sanktulojn”, nun ankaŭ t.n. halovinon, feston kun anglaj originoj, kies angla nomo „halloween” signifas principe la samon: vespero de ĉiuj sanktuloj.

Tiam, festocele, infanoj maskas sin kiel fantomoj, ektimigas aliajn, postulas monon aŭ donacon, kaj fojfoje iĝas agresemaj kaj laborigas policanojn. La festo koincidas kun la maturiĝo de kukurboj, kiujn oni diversmaniere uzas: rostitaj aŭ bakitaj por manĝi, aŭ malplenigitaj kaj de infanoj ĉizitaj en la formo de teruraspekta kapo, en kiun oni starigas kandelon.

Okazas rande de Vieno granda kukurbofesto sur la monto „Ĉe la Ĉielo”. Kamparanoj regalas per bongustaj specialaĵoj: kukurbosupo, bakita kukurbo, rostitaj fungoj, lardo, brando kaj volvita kuko nomita Strudel [ŝtrudel]. Vendiĝas ankaŭ lokaj specialaĵoj: kukurbokerna oleo kaj ŝilĥer-vino – rozkolora vino, kiu produktiĝas ĉefe en la federacia lando Steiermark (Stirio). La premitaj vinberoj fermentas nur tiom longe, ĝis estiĝas la tipe roza koloro.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17