MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Rekomendoj plejparte senefikaj

Temas pri kolekto de 17 por-esperantaj rezolucioj, verkitaj kun la celo ilin aprobigi fare de diversaj internaciaj instancoj. La kolektaĵo komenciĝas per la Propono por Rezolucio el 1920, prezentita al la Ligo de Nacioj. La lasta en la aro estas Rekomendoj de la Azia Civilsocia Forumo el la jaro 2002.

Por personoj, dezirantaj esperantlingvajn tekstojn de la diversaj 17 dokumentoj, jen bona kolekto. Estas grave, tamen, konstati, ke eĉ ne unu el la 17 dokumentoj aŭ rekomendoj estigis agadon fare de la koncernaj institucioj.

Surprizis min konstati, ke la tre fama peticio al Unuiĝintaj Nacioj (1967) fakte neniam estis prezentita al UN! „... la peticio ne estis akceptita, ĉar ĝi ne estis prezentita de Ŝtato-Membro de UN.” Do, kvankam la peticio multe entuziasmigis la esperantistaron tiutempe, ĝi estis fiaskego: grandioza perdo de tempo, mono, laboro kaj esperoj.

Ŝajnas al mi, ke neniu petskribo, peticio, provo akceptigi rekomendojn pri Esperanto valoras la perdon de tempo, laboro kaj espero. Kial do ni ankoraŭ, post 84 jaroj, plu strebadas pri tiaĵoj? Eble kulpas la iama, kaj plene erara, supozo de Zamenhof kaj aliaj fruaj esperantistoj, ke registaroj aŭ registaraj instancoj ial, subite kaj komune, ekentreprenos ion, kio aspektas ne nur utopieca, sed ankaŭ ne nuntempe efektivigebla.

Esperanto ankoraŭ ne estas preta por sia celo. Ĉu ekzistas iu komerca firmaego, kies agado, produktoj, reklamoj kaj detaloj estas jam nun esprimeblaj en nia lingvo? Kie troveblas vortarego, komune akceptita de la esperantistaro, kiu povas indiki la terminojn teknikajn kaj komunuzajn, por klare kaj senambigue informi pri tio, kiel funkciigi vidbendaparaton (tiun multe uzatan specon de aparato, per kiu oni kaptas kaj konservas por posta rigardo programojn, ricevitajn pertelevide)? Efektive, en Esperanto ankoraŭ eĉ ne ekzistas klara kaj specifa termino por nomi tian aparaton!

Ja ne temas nur pri la manko de adekvataj vortaroj. Ĉar la leganta/aŭskultanta/alkomunikata publiko devas kompreni la terminojn. Jam de 60 jaroj mi uzas Esperanton, verkis amason da libroj, artikoloj kaj aliaĵoj en Esperanto, dufoje estis membro de la Akademio de Esperanto. Sed neniel mi povus nomi al vi ĉiujn aparatojn kaj iletojn, videblajn sur la bretoj kaj tabloj en mia oficejo, nek en ĝiaj tirkestoj! Eĉ post multhora traserĉado de vortaroj mi ne sukcesus, ĉar por multaj el ili neniu termino uzebla ekzistas. Anglalingve mi povus nomi preskaŭ ĉiujn, ĉar ĉiutage dum 71 jaroj mi aŭdis (kaj samtempe lernis) senĉesajn parolojn pri la ĉiutagaĵoj de la ordinara vivo.

Pri tia malkapablo en Esperanto eĉ fanfaronas multaj esperantistoj en siaj propagandaĵoj, kiuj (ne mensoge, sed senkompreneme) insistas, ke per kelkcent radikoj oni povas fari vortojn por preskaŭ ĉio en la universo. Kaj ke post nur 70-80 lecionoj ordinara plenkreskulo povas esti plene lerninta la lingvon kaj kapabla skribe kaj parole komunikiĝi senĝene pri ĉio ajn.

Jes, estas multe pli facile fanfaroni, fari petskribojn, postuli rekomendojn ĉe internaciaj instancoj. Sed, eble feliĉe, ni povas esti certaj, ke nenio pozitiva el tio rezultos; tiel ni povas konservi niajn iluziojn kaj ne bezonos alfronti la veron.

Donald BROADRIBB
Lee Chong-Yeong (kompilinto): Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj. Serio: Esperanto-dokumentoj 38E. Eld. UEA, Rotterdam, 2003. 18 paĝoj vinktitaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17