MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

FARMACIO

Teo por preventi kancerojn

Lastatempe raportoj pri teo kiel preventilo de kanceroj aperis fojfoje en amaskomunikiloj. Tio vekis febron trinkadi teon en Usono. Ĉu vere trinkado de teo preventas kanceron?

Laŭ esplorado en Usono1, la verda teo enhavas substancon, nomatan „EGCG” (epigalokateĥino-3-galato), kiu estas unu el la konsistaĵoj de kateĥino. Ĝi bone baras disvolviĝon de kanceraj ĉeloj per inhibiciado de aktiveco de kinol-oksidazo2 surface de tumoraj ĉeloj ĉe kelkaj kanceroj. Kaj alia esplorado trovis, ke la kanceraj ĉeloj ĉesas kreski, kiam ili renkontas EGCG-molekulon, kaj do mortas. Sed multe pli valora estas tio, ke EGCG ne influas la normalajn ĉelojn.

Ankaŭ la nigra teo efikas

En Universitato de Medicino en Hunan, Ĉinio, fakuloj esploris la nigran teon kaj trovis, ke ankaŭ ekzistas kontraŭ-kancera efiko de ĝia pigmento, sed tio okazas ĉefe antaŭ proliferado kaj diferenciĝo de ĉeloj, do dum periodo antaŭ la DNA-sintezo. Tio signifas, ke la kontraŭ-kancera efiko de la nigra teo estas malsama al tiu de la verda teo.

La nigra teo estas multe ŝatata en la okcidentaj landoj, kaj la verdan teon oni same ŝatas en Azio. La prezidanto de Kanada Tea Komitato diris: „En sciencaj rondoj oni opinias, ke la nigra kaj verda teoj havas similajn efikojn, helpantajn al sano, kaj la kontraŭ-oksida efiko ja estas certa.”

Do, por preventi kancerojn trinku po kvar tasojn da teo tage.

Peng JIANJUN
1. La ĉefa scienca studo estas tiu de d-roj D. Morre kaj M. Tames el Universitato Purdue, Usono. Ili raportis pri sia studa rezulto en la 38a Jarkunveno de Amerika Ĉelobiokemia Societo.
2. Enzimo, kiu katalizas oksidajn reakciojn, nomata ankaŭ „NOX”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peng Jianjun el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17