MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

STUDADO

Allogas eksterlando

Studentoj el la landoj de OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) elektas ĉiam pli kaj pli la eksterlandon por studi. Tion almenaŭ diras la OEKE-raporto Education at a glance (edukado je unu rigardo), www.oecd.org. Inter la jaroj 1998 kaj 2002 kreskis la kvanto de studentoj en eksterlando je 34 % ĝis 1,9 milionoj. Usono estas je granda distanco la plej populara kun 30 % de la studentoj, kiuj ne studas en sia hejmlando. Poste sekvas Britio kaj Germanio.

Ne nur la fenomeno de movo al eksterlandaj universitatoj konstateblas, sed ankaŭ ke simple pli da gejunuloj ricevas altlernejan edukadon. Averaĝe duono de la gejunuloj en OEKE-landoj ĝuas universitatan aŭ altlernejan edukadon – kresko je ĉirkaŭ 40 % kompare kun 1995. Bakalaŭrecon akiras 32 %. Aŭstraj, ĉeĥaj, germanaj kaj svisaj studentoj atingas ĉi tie malpli altan procentaĵon. Ĝenerala tendenco estas, ke en la universitatoj studas pli da virinoj ol viroj.

MNL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de mnl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17