MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Atoma bombo ne estas malproksime

Ĉi tiun libron verkis virina fizikisto kiel alvokon por doni al kolego ĝustan kaj justan pozicion en la historio de la fiziko. La heroino, Lise Meitner, estas judo kaj virino, do duoble diskriminaciita de naziismo kaj de la mondo regata de viroj, al kio helpis timemo kaj memamo de ŝia kunesploranto.

La protagonisto estas trovinto de la fisio1 kun Otto Hahn, kiu tamen sordinis ŝian kontribuon, tiel ke multaj konis ŝin nur kiel lian asistanton. Fakte, ili dividis la taskon tiel, ke li prenis la kemian flankon kaj ŝi la fizikan, kie la dua kontribuis al la teoria polurado. Ŝi fuĝis al Svedio el la hitleraj-himleraj manoj en la lasta momento, sed ankaŭ post tiam ili korespondadis, tiamaniere daŭrigante la fruktodonan kunlaboradon.

Meitner famiĝis rapide, precipe en Usono, post la malvenko de la Tria Reich (regno), kiel fizikisto, kiu elportis la sekreton de la atombombo el Germanio, laŭ la historio inventita de ĵurnalistoj, „en sia mansako”. Ŝi eĉ interparolis en radiostacio kun prezidanto Truman. Tia renomo rapide forpasis por faligi ŝin en anonimecon, krom inter profesiaj fizikistoj. Ŝi ne ricevis la Nobel-premion, kiun ŝi ja meritis laŭ fizikistoj, dum Otto Hahn ja ricevis ĝin.

La aŭtoro akuzas la germanajn fizikistojn, precipe Werner Heisenberg. Li diris, ke la germanoj estis preskaŭ suksesintaj en produktado de la atombombo, kio estas malvero: la germanoj restis tute malantaŭ la alianculoj. Enrico Fermi, kiu fuĝis al Usono el Italio pro sia juda edzino, jam solvis la fundamentan problemon en Ĉikago. Niels Bohr eskapis areston, kiam la Reichswehr (germana defendarmeo) invadis Kopenhagon. Heisenberg asertas, ke li progresigis la esploron por kontraŭi la alianculajn fizikistojn, sed ke li neniam celis uzi ĝin reale: fikcio, kiun li elpensis post la milito. Meitner skribas en siaj leteroj, ke germanaj fizikistoj elkore kunlaboris kun la nazioj kaj ke ŝi trovis sole Max von Laue kritika kontraŭ la registaro.

La aŭtoro estas severa kontraŭ la germanoj ĝenerale. Ŝi diras, ke ili asertas, ke tio, kion Hitler faris en orienta Eŭropo, estas sama kiel tio, kion alianciulaj trupoj faris en Germanio. Lise neniam kredis tiajn stultaĵojn. Politike plej klera inter naivaj aŭ ŝajnige naivaj fizikistoj estis Einstein, kiu havis nenian iluzion pri la nacisocialismo kaj, kiam li aŭdis pri la nomumo de Hitlero kiel regna kanceliero, mem eksiĝis el la prusa Akademio de Sciencoj, tiamaniere forpreninte de Goebbels la ĝojon lin eksigi. Li certe ne havis devon esti amikeca al germanoj, ĉar li estis denaske svisiano, kiel estis Meitner aŭstriano, kvankam ŝi estis emocie altirata de la atmosfero ĉe la Kaiser-Wilhelm-Instituto, kies nomon germanoj rifuzis ŝanĝi post la milito, kaj poste, rigardante la insiston de la brita okupacio, renomis ĝin malvolonte Max-Planck-Instituto. Max Planck estis alia fizikisto, kiun Meitner kore respektis.

Parenteze, mi ĉiam pensis, ke la memkritiko de la germanoj estas volonta kaj sincera kontraste al tiu de la japanoj, kiuj elektis en 1960 ĉefministro membron de la kabineto Tôzyô, kiu deklaris militon al Usono kaj Britio en 1942. La aŭtoro de la libro Sime estas severa pri la respondeco de la germanoj pri la milito.

Mi eksciis la nomon de Lise Meitner el artikolo en Der Spiegel (La Spegulo) en la 60aj jaroj, kiam mi laboris en la novjorka filio de mia kompanio2. Ĝi enhavis foton de ŝi en nigra mantelo, svelta. Tiu foto aperigis ŝin pli bela ol en aliaj fotoj en tiu ĉi libro. La artikolo estis speciala rakonto pri la konkurenco en la kampo de nukleaj bomboj inter la Akso kaj la Alianculoj. Mi ne scias, kion la nuntempa germana leganta komunumo pensas, sed trovas la tiutempan Der Spiegel pli interesa ol la aktualan. Mi ankoraŭ memoras tiajn specialajn fakojn, kiel ekzemple, tiun pri la Röhm-Putsch.

La japana traduko de la Meitner-biografio, eldonita en la jaro 2004, ne estas kontentiga; unue, la tradukinto ne konas bone la germanan. La legantoj de MONATO facile trovos sur la merkato la originalan anglan version (en Japanio la prezoj de importitaj libroj estas ekstravagancaj, pro, ni diru, la mafia situacio en la industrio). Mi rekomendas ĝin al la esperanta publiko (mi ne apartenas al entuziasma grupo de personoj, kiuj pensas, ke kono de etnaj lingvoj estas perfido al esperantismo). La aŭtoro sukcesis en priskribo de la antisemitismo kaj la kontraŭfeminismo. Cetere, mi opinias ke vortoj kiel „aŭtoro”, „fizikisto” ne estas virgenraj substantivoj kaj ke oni devas ne diri „aŭtorino”, „fizikistino>”: deklaro por universaligo de la zamenhofa lingvo flanke de aziano.

1. T.e. fendiĝo de la atoma nukleo (angle fissure). La origino de la vorto estas klarigita en la libro: unu el la kunlaborantoj de Meitner demandis al biologo, kiun nomon ties kolegoj donas al simila fenomeno, al kio li respondis: „Binary fissure.” Cetere la vorto faras aliteracian paron kun fissure kaj fusion, kiu signifas la kunfandiĝon de nukleoj.
2. Mi komercis per la angla dum la tuta vivo, sed neniam estis kaptita de la mistiko de anglalingva imperiismo, kiu estas nun furoro inter japanaj intelektuloj kaj duonintelektuloj; mi daŭre legis Der Spiegel en Novjorko – mi ne memoras, ĉu jam ekvivis L'Express, sed aĉetadis francajn librojn ĉe la Maison Française en la Rockefeller Center.
YAMASAKI Seikô
Ruth Lewin Sime: Lise Meitner: A Life in Physics. Eld. University of California Press, Berkeley, 1996. 526 paĝoj. ISBN 0520089065.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yamasaki Seikô el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17