MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

ALBANIO

La poluita ĉefurbo

Tirano estas unu el la ĉefurboj plej poluitaj en la mondo, eĉ pli poluita ol tiaj urbegoj kiel Nov-Delhio, Pekino, Ateno, Budapeŝto, Bukareŝto k.c. Tiel deklaris lastatempe reprezentanto de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Laŭ tiu ĉi lasta, Albanio estas konfrontiĝanta al la plej grava homa katastrofo pro la troa poluado kaŭzita de aŭtogasoj. La polueco en Tirano estas dekoble pli alta ol la permesita nivelo de MOS. Laŭ la Tutŝtata Instituto pri Medio, Tirano ĉiujare sorbas ĉirkaŭ 50 milojn da tunoj da polvo kaj karbona dioksido, kaj ĉiu urbano enspiras 48 kg da polvo jare.

La situacio estas envere problemeca. Ĉiutage kreskas la nombro de homoj trafitaj de diversaj malsanoj kiel kancero, tiuj de enspirsistemo k.a. kaŭzitaj de gasoj kaj karbona dioksido. Pli ol 90 % de ĉiuj aŭtoj cirkulantaj ĉiutage en la ĉefurbo estas malnovaj. 70 % el tiuj uzas benzinon. Rezulte la mortoj pliiĝis je 20 %. Oni kalkulas je unu miliardo da eŭroj por malaltigi la nivelon de polueco en la ĉefurbo.

Aktuale la indicoj de verdaj spacoj por ĉiu persono en Tirano estas relative malaltaj. Tiel, al ĉiu loĝanto apartenas, averaĝe, nur 4,5 m2 da verdeco, kompare al 12 ĝis 14 m2 antaŭ 14 jaroj. Kvankam la urbodomo klopodas plibonigi la stratojn, planti centojn kaj milojn da novaj arboj ĉerande de stratoj kaj trotuaroj, plilarĝigi la verdan spacon, Tirano tamen estas daŭre trafata de tiaspeca perdo pro bunta konstruado de novaj, pluretaĝaj domoj, generantaj streĉon kaj maleblecon spiri.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17