MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ŝerco kaj satiro

LINGVOJ

Disleksio

„En Italio”, diris la amiko itala, „ne ekzistas la disleksio. La itala lingvo estas fonetika, do neniu havas malfacilecon legi aŭ skribi.” Punkto kaj fino de diskuto.

Ĉu li pravas aŭ ne, mi ne kompetentas decidi. Tamen, en la lando kie mi nun loĝas – kaj laŭraporte, en ĉiuj landoj kie la angla estas la ĉefa lingvo de instruo kaj komerco – grava socia problemo estas ja la ofteco de disleksio. Laŭ Plena Ilustrita Vortaro, disleksio (aleksio) estas „Neŭrologia perturbo en la legado”. Supozeble, tiuj kiuj malfacile legas, plejofte ankaŭ havas problemojn skribi, ĉar la du kapablecoj estas intime kune ligitaj. Mi persone ne rememoras periodon en mia vivo kiam mi ne kapablis legi kaj skribi, sed mi supozas ke mi ne naskiĝis kun tiuj scioj, kaj sendube estis tempo iam en mia infaneco kiam mi lernis interpreti la misterajn signojn presitajn aŭ skribitajn sur papero.

Laŭraporte, en Britio kaj Irlando, grandega parto de la loĝantaro, eĉ post jaroj de lerneja studado, estas funkcie analfabetaj. Tiuj ne kapablas legi la instrukciojn sur etikedo de botelo de medikamento, afiŝojn sur muroj, oficialajn formularojn por akiri pasporton aŭ permesilon por konduki aŭtomobilon. Ili ne povas prononci vortojn kun pli ol unu silabo. Por ili, nekonataj nomoj aŭ fremdaj vortoj estas nelegeblaj.

En Argentino, kie niaj du plej aĝaj filoj estis edukitaj, eĉ junaj infanoj senembarase legas kaj prononcas vortojn kiel miocardio (miokardio) kaj crisantemo (krizantemo). La kialo estas evidenta: la hispana, kiel la itala, estas fonetike skribata. La angla (kaj la franca) ne. Kiam mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca por eniri la universitaton, mi devis skribi laŭ diktado legata de la ekzamenisto. La diktaĵo ŝajnis inkludi ĉiujn eblajn homofonojn de la sonoj sa~; so~; kaj se~, nome: sang (sango); sans (sen); sent (sentas); cent (cento); son (sono, brano); son (lia, sia); ceint (zonita), ktp. Nefrancoj (ekzemple anglalingvanoj), pliofte rekonas ununuran sonon kiam ili aŭdas tiujn vortojn, nome „song'”. Per la kunteksto, tamen, mi povis kompreni la sencon de la teksto de la diktaĵo kaj danke al Dio sukcesis en la ekzameno. Eĉ pli mallogikaj, se tio eblas, estas la ortografio kaj prononco de la angla. Pro tio, preskaŭ neniu en Britio aŭ Irlando scipovas perfekte (aŭ eĉ malperfekte) literumi anglajn vortojn.

Ni konas irlandan sinjorinon kiu konfesas, ke ŝi estas disleksia. Ŝia edzo, kiu estas blanka afrikano, devas kontroli kaj korekti ĉion kion ŝi skribas. Ŝi malfacile kaj malrapide legas. Tamen, profesie ŝi estas antropologo. Ŝia filo ankaŭ havas la saman problemon kaj kiam li estis juna knabo, li devis ricevi specialan instruadon en klaso por lernejanoj kiuj ne bone legas. Malgraŭ tio, nia konatino asertas, ke ŝia filo estas aparte inteligenta.

Ne mankas en Irlando gepatroj kies gefiloj, almenaŭ laŭ opinio de la gepatroj, posedas specialajn talentojn kaj inteligenton, sed havas la saman disleksian problemon. Se la gepatroj diras la veron – kaj kiu rajtis dubi? – iliaj gefiloj, spite al tiu grava malavantaĝo, faras, aŭ jam finfaris, altajn studojn pri fakoj kiel ekzemple, matematiko, ĥaos-teorio, astrofiziko, astronomio kaj organika kemio.

Kompreneble, ne ĉiuj analfabetoj estas geniuloj. Al kelkaj mankas la cerbokapablo de kokino; aliaj, ekzemple nomadoj, ne havis ŝancon ĉeesti lernejon. Kelkaj povas, sed ne volas lerni, ĉar ili povas gajni pli da mono per krimo, ruzo, politiko, la borso, aŭ kiel vetperisto aŭ trinkejestro.

La ĉefa kaŭzo de disleksio en angleparolantaj landoj estas evidenta, nome la absurda ortografio de la lingvo. Inteligenta infano unue vidante la anglajn vortojn apple (pomo) kaj able (kapabla), kompreneble kaj tute logike legas ilin kiel „aple” kaj „able”. Sed la kompatinda lernejano estas instruita, ke la prononcoj kaj sencoj ĝustaj estas „apel” kaj „ejbal”. Eĉ la simpla litero a malsame sonas en malsamaj vortoj. Fakte, ĝi havas grandan gamon da sonoj en la angla kaj neniu sistemo de akcentoj aŭ tonoj ekzistas por helpi rekoni pri kiu senco temas.

Alia ekzemplo estas la literkombinaĵo -ough, kiu aperas en jenaj vortoj:

rough [proksimume rof] (malglata, kruda); bough [baŭ] (branĉego); through [tru, fru] (tra); thorough[tora, fora]; lough [loĥ] (lago en Irlando), ktp. Se tiu literkombinaĵo estus uzata en Esperanto, oni povus literumi jene: stougho (stofo); ough (aŭ); plough (plu); palough (pala); kaj molough (moloĥo - laŭ PIV, specio de aŭstralia lacerto). Se esperanta ortografio estus simila, neniu racia persono lernus aŭ povus legi Esperanton.

Mi kredas, ke mi sufiĉe demonstris en ĉi tiu eseeto, ke disleksiaj homoj en angleparolantaj landoj estas ne malinteligentaj, sed ofte de superaveraĝa inteligento – homoj, kiuj rekonas ke estas ekstreme stulte legi aŭ skribi la anglan lingvon. Pli bone studi volapukon aŭ lerni la ĉinajn ideogramojn. Sed la homaro, ĝenerale, estas azeno. Kiel diris unu el miaj amikoj – parolante ne pri la angla, sed pri nia kara lingvo: „Esperanto estas tro inteligenta lingvo por la homaro ...”

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17