MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HOMAJ RILATOJ

Virtoj geviraj

Prikomentis aŭskultantoj de radiostacio en Litovio mankojn virajn kaj virinajn. La plej granda manko ĉe viroj – laŭ la virinoj – estas uzo de frazoj kiel „mi estas ege okupata ...”, „mi ne havas tempon ...” aŭ „poste, mia kara ...”, kiujn viroj ripetas, dum ili spektas televidajn sport-programojn. Alia grandaj viraj misoj: troa memfido, maltroa atento pri la partnerino, ronkado kaj mensoga elokvento.

Inter virinaj mankoj notis la viroj la ripetatan frazon „mankas al mi vestaĵoj”. Aliaj ĝenoj: butikumado, senlima tempo antaŭ la spegulo, kapablo senkaŭze nervozigi virojn kaj senĉesa demandado, ekzemple „kie vi estis?” aŭ „kun kiu vi estis?”.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17