MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Maldolĉa vino

Preskaŭ ĉiu turisto, kiu vizitas Vienon, konatiĝas kun Grinzing [grincing], loko, kie situas vintrinkejoj. Germane ili nomiĝas Heuriger [hojriger], kio signifas „vino de la nuna jaro”. La 11an de novembro, je Martin-tago, la nova vino iĝas malnova.

En Heuriger oni trinkas nur la vinon de la vitisto. Tiun privilegion koncesiis en 1784 la germana imperiestro Jozefo 2a. Nuntempe la nombro de la Heuriger ŝrumpas. Multaj ne havas posteulojn: junuloj ofte ne interesiĝas pri la peza laboro en vitejo kaj kelkaj eĉ ne trinkas alkoholaĵon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17