MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Popolo suferinta pro agresemo de aliaj

Laŭ tabelo en la komenco de ĉi tiu libro, Vjetnamio estis invadita kaj konkerita de Francio en 1858. Ĝi estis parto de la Franca Federacio de Hindoĉinio ĝis 1940, kiam invadis la japana armeo. Sekvis 35 jaroj da preskaŭ senĉesa militado: sinsekve kontraŭ la japanoj, la francoj, kaj poste kontraŭ koalicio iniciatita de Usono, ĝis la fino de la vjetnama milito en 1975.

Pli detale: en 1954 Francio devis cedi al la movado por sendependeco de Vjetnamio, kaj ĉesigo de militado estis interakordita. Provizore la teritorio vjetnama estis dividita en du partojn, norda kaj suda Vjetnamio, kaj tutnaciaj elektoj estis aranĝitaj por 1956. Intertempe, regis nordan Vjetnamion komunista registaro, estrata de Ho Chi Minh; kaj la sudan parton regis ĉefministro Ngo Dinh Diem, kiu klopodis establi sin kiel diktatoron. Ngo Dinh Diem rifuzis permesi la elektojn intencitajn por 1956, tiel ke la celita kuniĝo de la du partoj de Vjetnamio ne okazis.

La usona registaro timegis, ke komunismaj registaroj ekregos en la tuta orient-azia kontinento. Pro tio, ĝi unue subtenis la reĝimon de Ngo Dinh Diem, kiu malamikis al la nord-vjetnama registaro; sed poste, Usono seniluziiĝis pri li. Ankaŭ en Sud-Vjetnamio Ngo Dinh Diem estis multe malamata, kaj en 1963 sud-vjetnama armea puĉo murdis lin. Sekvis serio da nelongedaŭraj misregantaj sud-vjetnamaj administracioj.

La komunista registaro de Norda Vjetnamio intertempe subtenis la agadon de forta komunismema frakcio en Suda Vjetnamio, kiu revoluciadis kontraŭ la diversaj sud-vjetnamia reĝimoj. Pro sia timo pri la komunistoj, la usona prezidanto John F. Kennedy sendis milittrejnantojn al suda Vjetnamio, por modernigi kaj helpdirekti la kontraŭrevoluciajn strebojn de la sud-vjetnama armeo.

Kiam Prezidento Kennedy estis murdita, anstataŭis lin Lyndon B. Johnson. Erare, eble pro misinformiĝo, prezidanto Johnson proklamis, ke Norda Vjetnamio atakis dufoje usonajn militŝipojn en la Golfo Tonkin, oriente de Norda Vjetnamio. Li ordonis venĝbombadon kontraŭ Norda Vjetnamio, kaj iom post iom establiĝis formala militado inter Norda Vjetnamio kaj koalicio, konsistanta el Suda Vjetnamio, Usono, kaj trupoj el Aŭstralio, Tajlando, kaj Nov-Zelando.

En Usono estiĝis disputado pri la rajto de prezidento Johnson proklami kaj efektivigi militon, sen aŭtoritatigo fare de la parlamento. La konstitucio de Usono estas malklara pri tiu punkto. Rapide la usona parlamento decidis aprobi la militon proklamitan de prezidanto Johnson. Poste, en 1970, la usona parlamento formale nuligis la rajton de prezidanto, propraaŭtoritate permesi militon.

Kvankam la militistaro de Usono estis grandega, kaj ĝia ekipaĵaro nekredeble kompleksa kaj kapabla, ĝi malsukcesis en tiu milito. Tio okazis pro tri kialoj: Unue, ĝi miskomprenis la aferon, kiel militon kontraŭ komunismo, ne komprenante, ke ĉefe, eble tute, temis pri la baraktado de la vjetnama popolo fariĝi libera. Usono tute ne komprenis, ke por la vjetnamoj, la komunista agado egalis al la strebo fariĝi libera popolo, kaj ke ĉefe ĝia „komunismo” efektive estis „liberiĝismo”, kiun subtenis grandega parto de la loĝantoj en Suda Vjetnamio. Due, la usona armeo estis tute sensperta pri batalado en geografia regiono, kiel Vjetnamio. Kaj la armeestroj, kaj la usona popolo konceptis militadon, kia ĝi estis en Eŭropo kaj la pacifikaj insuloj dum la Dua Mondmilito. Pri gerila batalado ili nenion sciis, kaj tute ne scipovis kontraŭagi ĝin. Trie, tre granda parto de la usona popolo neniam aprobis la militon. Ja la milito kvazaŭakcidente komenciĝis kaj daŭris. La konskriptaj soldatoj estis malbone trejnitaj por tia milito, menslavitaj per evidentaj malveraĵoj, kaj tre ofte narkotdrogemaj. Tion nun konfesas preskaŭ ĉiuj tiamaj koalici- kaj arme-estroj.

La definitiva seniluziiĝo de la usona popolo okazis, kiam televidaj raportoj kaj ĵurnalistaj enketoj ne nur tre klare montris la teruron de militado, sed ankaŭ la abomenaĵaron, faratan de la usonaj militistoj mem. Efektive, tiaj abomenaĵaroj estis farataj de ĉiuj armeoj de ĉiuj nacioj, dum ĉiuj bataloj, dum la tuta historio de la homaro. Sed ĝis tiam oni toleris, eĉ aprobis ilin, ĉar ĝenerale la popoloj de ĉiuj militantaj landoj supozis tiajn agojn normalaj. Oni komprenis la principon „ne mortigu”, kiel „ne mortigu sampopolanon”, ke ĝi ne rilatas al mortigo de fremduloj. Simile, seksperfortoj kontraŭ fremduloj estis ĉiam ĝenerale akceptataj, egale torturado kia ajn, tra la tuta mondo, dum la tuta historio.

Sed dum la dudeka jarcento, iom post iom fortiĝis la morala sinteno, ke homaj rajtoj validas por ĉiuj popoloj, ne nur por la propra. Subite, en la 1960-oj sufiĉe granda parto de la mondpopolo konvinkiĝis, ke ekstermado de tutaj vilaĝoj, urboj, popoloj estas fia; ke la uzado de ĉiaspecaj diablecaj mortigiloj kaj mortigaĵoj ne estas pravigebla. Tiu morala sinteno ne regis inter la plejparto de la popolo, nek regas nun (tion montras la agado en postaj militoj, en Balkanio, en Afganio, en Irako, kaj en multaj aliaj lokoj). Sed ĝi fariĝis sufiĉe forta, tiel ke, unuafoje en la historio, estiĝis ĝenerala disputado en la okcidenta publiko, ĉu tia specifa milito estas pravigebla.

Jen do la ĝenerala fono de la vjetnama milito, kiel vidata kaj efektivigita de Usono, kaj de ĝiaj aliancanoj.

Aliflanke, en Vjetnamio mem, aferoj aspektis iom alimaniere. Laŭ la raportoj en la nun pritraktata libro, oni vidis la sinsekvon de invadantoj/atakantoj kiel apenaŭ distingindaj laŭ la landoj aŭ motivoj de la atakantoj. Ĉiuj estis rigardataj kiel agresantoj; kaj pri tio plene pravis la vjetnama popolo. Kvankam la francoj, la japanoj, la usonanoj verŝajne ĉiuj malsammotive pravigis sian agadon, la efekto estis ĉiam identa. Ĉu gravas, ĉu la atakanto estas franco, aŭ japano, aŭ usonano, aŭ aŭstraliano, aŭ ali-ano? Ili same agas, same mortigas, same regemas, do ĝenerale, en la praktiko, ili plene samas.

Tio evidentas en la raportoj en ĉi tiu libro, kie la verkintoj ofte tute ne indikas, ĝuste kiuj estis la subpremantoj, en la priskribata tempo. Necesas diveni per aludoj al datoj. Tio, kion oni legas, estas sinsekva esprimado de kolero, mizero, malamo kontraŭ fremduloj, kiuj perforte kaj permurde penas regi la vivon kaj la pensadon de la vjetnamoj.

Nun jam pasis ĉirkaŭ tridek jaroj post la finiĝo de la Vjetnamaj militoj. La „komunismo” venkis en Vjetnamio, sed, malgraŭ la timoj en la 1960-oj, komunismo ne rapide disvastiĝis en la apudajn landojn. Anstataŭe, Vjetnamio montriĝis pacema lando, kiu volas amiki kun la cetera mondo. En Usono, en Aŭstralio, en Nov-Zelando, kaj verŝajne ankaŭ en Tajlando, kaj la ĝenerala publiko kaj la iamaj respondeculoj agnoskas, ke la vjetnama milito estis ĉiurilate misa, mismotivigita, misintencita, neniel kaj nenial pravigebla.

Sed pli ol du milionoj da vjetnamoj mortis per kaj pro tiu milito ... kaj okcidentaj veteranoj de la milito ankoraŭ suferegas pro malsanoj korpaj kaj, plej grave, psikiatriaj, okazigitaj de tiu milito.

Raportoj el Vjetnamio ne estas impona libro. La presliteroj estas eksterordinare grandaj; la lingvaĵo estas tro ofte gramatike erara (kvankam la senco neniam estas malklara); la rakontoj estas tre ripetemaj, plenaj de propagandaj kliŝoj, kiaj kutimiĝis al ni dum la „malvarma milito”. Enestas diversaj fakteraroj. Malgraŭ tio, ĝi emfazas por ni la suferojn kaj sentojn de popolo, kiu estis, envere, rigardata kiel militludilo por la okcidentaj nacioj.

Enestas abundaj nigrablankaj fotoj. La fotoj en la japanlingva duono de la libro ne ripetas tiujn en la esperantalingva duono, kaj multe helpas klarigi aludojn en la raportoj. Distra aŭ plaĉa la legado de tiu libro ne estas. Sed ĝi monumentas, siamaniere.

Donald BROADRIBB
Saiki Akira (ed.): Raportoj el Vjetnamio. Eld. la editoro, 2002. 184 paĝoj gluitaj. Neniu ISBN indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17