Mi estis vere ŝokita pro la mensoga resumo pri la politiko de la Nova Popola Fronto: „Ĉi tiu programo resumiĝas al pli da elspezoj ol enspezoj” (MONATO 2024/10, p. 3-4). Tiu programo male estis subtenata de Esther Duflo, Nobel-premiito pri ekonomiko, kaj de pli ol 300 ekonomikistoj, kiuj subskribis deklaron por montri sian aprobon pri la programo de la Nova Popola Fronto pri ekonomiko. Dankon pro aperigo de korekto pri tiu „eraro”, kiu vere similas al la propagando de la dekstraj partioj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Virginie Harlet el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-21 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |