Al la versio por grandaj ekranoj

Eklezio ne apogu senhontan invadon

S-ro Proškovec kompreneble rajtas havi propran opinion (MONATO 2023/04, p. 3), kaj tion mi nepre defendu. Tamen, mi trovas tiun opinion bedaŭrinde simplisma, naiva. Ĝi miaopinie tro respegulas kadukiĝintajn varbajn manlibrojn pri politiko. Insisti vidi religiojn kiel entojn povavidajn estas simple misfokusiĝi. Kvankam en la pasinteco eklezioj kaj registaroj estis vere nedisigeblaj kiel signo je nacia identeco, jam de multe da tempo ne tiel estas, almenaŭ ĉe kristanaj konfesioj. Espereble iam ni povos komforte sidiĝi antaŭ tasoj de bona kuba kafo kaj amike konversacii pri tio, kio vere estas religio kaj kial sincera kristana gvidanto nepre NE apogu senhontan invadon.

Alberto García FUMERO
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-26
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume