Al la versio por grandaj ekranoj

Simplaj kaj krudaj asertoj

Mi legis kun surprizo kaj verdire ŝokiĝo la artikolon de Renée Triolle en MONATO de januaro 2024. Laŭ ŝi, kvarono de la francaj islamanoj estas „iom maltrankvilaj” kaj alia kvarono „volas detrui la respublikon”. Eĉ se mi bone konscias pri la integriĝo-problemoj de iuj islamanoj en Francio, tiaj simplaj kaj krudaj asertoj ŝajnas dubindaj. Mi ja legis pri enketoj, kiuj rilatas al tia temo, sed mi neniam legis tiajn statistikaĵojn kaj tiajn vortumojn.

Mi do petas de la aŭtoro, ke ŝi bonvolu elekti unu el la du jenaj opcioj. 1/ Citi precize la enketojn uzitajn por fari tiajn asertojn. 2/ Agnoski, ke la asertoj estas malĝustaj kaj peti pardonon de tiuj legantoj, kiuj prave sentis sin ofenditaj.

Laŭrent RAMETTE
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laŭrent Ramette el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-29
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume