Unu el la planoj de la grupiĝo BRICS (vidu la vidpunkton de Julius Hauser) estas la kreado de komuna valuto. IRNA, la oficiala irana novaĵagentejo, informis la 5an de septembro 2023 pri rusa projekto de la estonta BRICS-monbileto. Tiun prezentis la rusa ambasadoro en Sud-Afriko dum la festa evento en la ambasadejo de UAE por festi la baldaŭan aliĝon al BRICS. Ĉio estus bona, sed ...
La nomo Respubliko Sud-Afriko estas skribita nur en la afrikansa, kiu estas nek la plej disvastigita nek la plej multnombra el la dek du oficialaj lingvoj de la lando. La plej parolata gepatra lingvo estas la zulua (ĉirkaŭ 23 % de la loĝantaro), la plej ofte uzata en la registaro kaj ŝtataj institucioj estas la angla.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-13 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |