Kontestebla juĝproceso de Lula

Luiz Inácio Lula da Silva [luíŝ inásio lula da siŭva], fondinto de la brazila Laborista Partio (PT, laŭ la portugala mallongigo), estas la plej fama el la brazilaj politikistoj, precipe internacie. La 24an de januaro li estis juĝita kaj kondamnita al 12 jaroj da mallibereco. La decidon faris tri juĝistoj de apelacia tribunalo. Lula estas akuzita pri tio, ke li ricevis subaĉeton de granda konstrua kompanio, OAS, kiu estas implikita en multmiliona korupta fiaranĝo. OAS pagis grandajn subaĉetojn al dungitoj de Petrobras, la brazila ŝtata petrolkompanio.

Neniu rekta pruvo

La enketado pri la korupta aranĝo de Petrobras okazas danke al la operacio Lava Jato, kiun komisiis la juĝisto Sérgio Moro [serĝu moru]. La supozeble ricevita subaĉeto de Lula estas apartamento, kiu nun kostas proksimume 500 000 dolarojn. Tamen ekzistas neniu dokumenta pruvo, ke Lula aŭ lia edzino iĝis posedantoj, loĝis en ĉi tiu apartamento, luigis ĝin aŭ ke ili akceptis ĉi tiun donacon. La „pruvo” kontraŭ Lula baziĝas sur atesto de kondamnita funkciulo de OAS, kies puno „kompense” malpliiĝas.

Partieca traktado

Neoficiale, Moro estas ligita al politikistoj kaj partioj, kiuj apartenas al la opozicio. Dum multaj jaroj li partoprenis en iliaj sociaj eventoj. Oni facile trovas en la reto lian foton kun Aécio Neves [aésiu neviŝ], kiu estis implikita en multaj koruptaj aranĝoj, kaj krome provis malhelpi al koncerna jura enketado. Iuj faktoj montras, ke Moro ne estis tiom severa rilate aliajn enketitajn personojn: ekzemple, li liberigis post kondamno la eksan direktoron de Petrobras, Paulo Roberto Costa [paŭlu robertu koŝta], kiu devis redoni proksimume 22 milionojn da dolaroj, sed probable li ŝtelis multege pli.

Ĉu konflikto de interesoj?

Do, kial kondamni iun personon, implikitan en malpli grandskala korupta aranĝo, pri kiu ankoraŭ neniu pruvo ekzistas, dum aliaj politikistoj, laŭpruve koruptitaj, ne estis juĝitaj aŭ kondamnitaj? Multaj deziras, ke Lula ne iĝu prezidento ankoraŭfoje, kvankam enketoj montras, ke li facile venkus. Historie li formis socie pli inkluzivan registaron kaj ankoraŭ restas tre populara. Multaj homoj eliris el malriĉeco, kaj neniam estis tiom da investado en sanprotekton kaj klerigadon (vidu la artikolon de Josefo Lejĉ, MONATO 2011/01, p.10).

Post lia juĝa proceso, multaj montris subtenon al Lula en diversaj brazilaj urboj. Ĉi tio certe maltrankviligas multajn sektorojn de la brazila socio, kiuj vidis en tiu situacio riskon perdi siajn profitojn: ekzemple, privataj sektoroj de sanprotektado kaj klerigado. Krome, la registaroj de Lula kaj, sekve, de Dilma Rousseff [diŭma ĥuséf], ambaŭ el PT, donis signifan aŭtonomecon al la Juĝa Povo de Brazilo por enketi kaj persekuti korupton de ŝtataj oficistoj, ĝenante multajn altrangulojn.

La estonteco

Kio nun okazos al Lula? Kvankam ĉi tiu estis la fina apelacia instanco de la Federacia Regiona Tribunalo, li ankoraŭ povas kontesti la decidon. Krome li povas apelacii en aliaj superaj tribunaloj.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07