Demokratio kaj informado

Antaŭ ĉ. 2500 jaroj la ĉina pensisto Konfuceo diris, „Vi povas igi homojn sekvi vin, sed ne estas facile igi homojn kompreni la kialon.” Do, estis nature kaj senprobleme, ke en antikvaj kaj antaŭmodernaj tempoj reĝoj, regantoj aŭ gvidantoj ne bezonis klarigi kialojn kaj procezojn de siaj decidoj kaj politikoj al ordinaraj homoj. Sed en moderna kaj nuntempa demokratia sistemo, sub kiu la suverena povo apartenas al la popolo, estas absolute necese, ke la registaro informu la popolon pri politikaj procezoj kaj administrado de la ŝtato.

False kaj torde

En Japanio, en 1925 enkondukiĝis ĝeneralaj elektoj de la parlamento, en kiuj ĉiuj plenkreskaj viroj rajtis voĉdoni, kaj majoritata partio formis la registaron. Tamen tiu partia regsistemo malbone funkciis, dum la militistoj intervenis en registarajn aferojn kaj senbride komencis militojn kontraŭ Ĉinio kaj poste, en 1941, kontraŭ Usono. La raportojn kaj anoncojn pri la milito faris la Oficejo de la Ĉefstabo, false kaj torde.

Misinformi eĉ la imperiestron

La damaĝoj de la aliancaj landoj estis troigataj, dum la damaĝoj de Japanio estis raportataj subtakse. Laŭ la raportoj, dum la kvin jaroj de la milito la aliancaj landoj perdis 84 aviadilŝipojn kaj 43 batalŝipojn, sed la realaj perdoj estis 11 kaj 4 respektive. Aliflanke, la Oficejo de la Ĉefstabo raportis, ke la japanaj perdoj de aviadilŝipoj kaj batalŝipoj estis nur 4 kaj 3, sed veraj perdoj estis 19 kaj 8 respektive. La Oficejo false raportis la rezultojn eĉ al la imperiestro Hirohito. Onidire, aŭskultante tian raporton, la imperiestro diris, „Ĉu do ĉi tiu aviadilŝipo, Saratoga, jam estis dronigita kvarfoje?”

Kaŝi kaj nebuligi la veron

Krome, la Oficejo de la Ĉefstabo, vortumis raportojn tiel, ke ili kaŝu aŭ nebuligu la veron. Ĝi nomis retiriĝon „alilokiĝo” kaj kompletan pereon „glora diseriĝo”. Civitanoj, almenaŭ iuj, konsciis pri la falsaj anoncoj, sed se ili elbuŝigus sian dubon, ili estus arestitaj de la politika polico.

La popolo iĝis suvereno

Post la malvenko en la milito, sub la okupado de Usono, la japanoj enkondukis demokratian sistemon kaj starigis modernan konstitucion proklamantan, ke la suverena povo apartenas al la popolo. Rezulte, trompado kaj falsaĵoj similaj al tiuj de la Oficejo de la Ĉefstabo devus resti en la pasinteco.

La vera naturo de regantoj

Sed estas en la vera naturo de regantaj potenculoj iel-tiel kaŝi kaj manipuli la veron. La nuna japana registaro, la reĝimo de Ŝinzo Abe kun absoluta majoritato en ambaŭ ĉambroj de la parlamento penas multon kaŝi de la popolo kaj de la opoziciaj partioj.

Denove mensogoj

Lastatempe, do, nemalmultaj japanoj sentas, kvazaŭ ili travivus koŝmaron pri la anoncoj de la Oficejo de la Ĉefstabo. Ekzemple, ekde 2012 Japanio sendis trupon de la defendkorpuso kiel parton de la pactrupo de Unuiĝintaj Nacioj al Sud-Sudano, kie okazis militaj bataloj inter du rivalaj grupoj de la iama registaro. Estis publike raportite, ke en junio 2016 okazis en Ĵubo, la ĉefurbo, granda batalado, en kiu mortis pli ol 270 sud-sudananoj kaj du ĉinaj soldatoj de la pactrupo de UN.

Sed la japana registaro, por eviti la kritikon kaj protestojn kontraŭ la partopreno de la defendkorpuso en la batalo, firme deklaris en 2017, ke proksime de Ĵubo ne okazis bataloj inter rivalaj grupoj, sed nur interbatiĝoj kaj kolizioj. Ĵurnalistoj postulis de la Defend-Ministerio publikigon de la tiama ĵurnalo de la trupo garnizonanta tie, sed la ministerio deklaris, ke la ĵurnalo jam estas forĵetita. Tamen tuj-poste la ĵurnalo malkovriĝis en komputila registro, en kiu estis klare skribite, ke okazis grandskalaj bataloj kun armiloj kaj estis danĝera situacio por la UN-trupoj. En kunsido de parlamenta komisiono la ministro pri defendo respondis al la opoziciaj partioj, ke tie efektive okazis bataloj, kiuj tamen ne estas bataloj en la jura senco.

Forgesemo de altranguloj

Trompado kaj kaŝado de la faktoj fare de la nuna registaro de Ŝinzo Abe okazis ankaŭ en aliaj situacioj, precipe en suspektindaj okazoj, kiam liaj stabanoj favore traktis la fondon de elementa lernejo kaj universitato de la subtenanto kaj amiko de Abe (Komenco de la fino, MONATO 2017/10, p. 6-7 (2017/012087.php)).

Responde al demandoj kaj enketoj pri tiuj ĉi okazoj, Abe kaj liaj stabanoj komplete neadis, devojiĝis, prezentis nigrigitajn dokumentojn ktp. Notindas, ke altrangaj oficistoj de la Kabineta Oficejo neis sian premon, pri kiu raportis stabanoj de la ministerio pri klerigo. Plie, ili insistis, ke ili nek registris, nek memoris la kunsidon kun la oficistoj de la urbo, kie la kleriga institucio, kies estro estas amiko de Abe, petis establon de veterinara universitato, dum la urbaj oficistoj ja registris la kunsidon. Ŝajne hodiaŭ unu el la nepraj kapabloj de altrangaj burokratoj devas esti forgesemo.

Senkaŝa favorado

Estas nemirinde, ke potenculoj emas kaŝi la veron kaj manipuli informojn. Tial gravas la funkcio kaj respondeco de ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj strebas malkovri kaŝitajn faktojn. En Japanio la reĝimo de Abe unuflanke senkaŝe favoras kelkajn ĵurnalajn eldonejojn, multfoje bankedante kun iliaj ĉefoj kaj redaktoroj kaj konsiderante kelkajn eldonejojn malamikoj. Unu el tiaj malamikoj estas Asahi Ŝimbun (Ĵurnalo Asahi), liberala periodaĵo, kiu ofte kritikis politikojn de Abe.

Demokratio misfunkcias

Demokratio, kiun apogas kaj subtenas sendependaj kaj kritikemaj ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, nun malbone kaj malstabile funkcias tutmonde. La ĵurnalistoj, kiuj respondecas pri malkaŝado de faktoj kaj observado de potenculoj, en multaj landoj, bedaŭrinde, trovas sin en malfacila situacio.

Abe kaj Trump

En novembro 2016 Abe vizitis la usonan prezidentan elektiton Donald Trump, baldaŭ enoficiĝontan. Abe diris al Trump, „Vi kaj mi havas ian komunaĵon. Vin severe kritikas gazeto New York Times. Ankaŭ min atakas gazeto, Asahi Ŝimbun, kiu kunlaboras kun New York Times. Sed mi venkis Asahi Ŝimbun”. Aŭdinte tion, Trump diris, „Ankaŭ mi venkis!” Onidire, tiumomente Trump forĵetis sian antaŭgardemon kontraŭ Abe.

Oportunisma elektoaranĝo

Pasintoktobre, Abe okazigis elektojn de la Ĉambro de Deputitoj, profitante la skismojn de la opoziciaj partioj kaj la maltrankvilecon de la popolo pro testado de nukleaj armiloj kaj misiloj fare de Norda Koreio. La regantaj partioj (de Abe kaj koalicia partio) gajnis pli ol du trionojn el la 465 seĝoj. Post la elektoj Abe traktas la menciitajn skandalojn kiel pasintaĵojn kaj reduktis la tempon asignitan al la opoziciaj partioj por demandi kaj diskuti en la parlamento.

La taktikoj kaj manieroj de falsado kaj kaŝado de la vero estas tre variaj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero .

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07