MONATO

Leteroj

Horora

Leginte la enkondukan artikolon Hororo de la multestimata ĉefredaktoro Stefan Maul en MONATO 2004/10, p. 5, mi pensis: ĉu tiu ĉi homo, aŭ almenaŭ iu el la legantoj de MONATO, iam provis ekpensi, kion sentas la rusoj, kiuj loĝas, laboras, revas kaj strebas, amas siajn edz(in)ojn kaj kreskigas infanojn en la urboj, kie la teroristoj eksplodas domojn, subterajn pasejojn kaj metroajn vagonojn? Verŝajne, ne ... Kaj jen tiaj homoj aŭdacas skribi: „Kulpas ankaŭ Rusio kaj precipe ties prezidanto Putin”. Jen, vidu juĝistojn de jarcentoj kaj generacioj! Ĉu eble ankaŭ la hispana reĝo kulpas pri eksplodoj en la madridaj trajnoj, ĉu eble persone George W. Bush kulpas pri la murdo en la ĝemelturoj de pli ol du mil brilaj cerboj de tiu ĉi malfeliĉa mondo?

Sinjoro Maul, estante ĵurnalisto, indignas pri kaŝo de la vero fare de la rusaj oficialuloj kaj pri la „stirata demokratio” de Putin. La ĵurnalisto scivolas pri detaloj, sed ĉu tio estas lia afero? Ĉu vi, sinjoro Maul, iam bonŝancis ĉeesti en la halo de ostaĝe kaptita teatro apud frenezaj femaloj de iu nekomprenebla origino dum la longaj horoj, kiam orgojlaj ĵurnalistoj, strebantaj perlaboraĉi sian obolon, salive ĉantis pri la preparoj de la sturma polico en ĉiuj televidkanaloj? Ĉu vi, estimata ĵurnalisto, konscias, ke inter la beslanaj teroristoj estis ne nur ĉeĉenoj, sed vere internacia bestaro? La masakron partoprenis eĉ ukraino kaj ruso – iliaj animoj estu damnitaj – sendepende de la konfesio, de kiu ili estis.

Sinjoro Maul, vi ne estas civitano de lando, ŝirata de teroristaj tragedioj, via opinio pri la okazaĵoj ŝajnas malkompetenta kaj surfaca, do bonvolu ne dolorigi memorojn de la homoj, kiuj persone spertis ĉion ĉi, kaj tiam vi, eble, ne bezonos timi, ke „MONATO estos denove malpermesata en Moskvo”, ja alie oni ne legos ĝin pro banala abomeno ...

Sergej DEREVJANNYĤ
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004