MONATO

Politiko

NIĜERIO

Rivalas religioj, mortas miloj

En la lastaj tri jaroj estis mortigitaj pli ol 53 000 homoj en la nordniĝeria ŝtato Plateau, en la mezo de la lando. La statistikon konfirmis la ŝtata administranto, generalo Chris Alli.

Kulpas milito inter kristanoj kaj islamanoj: krom mortoj ĝi alportis detruon de privataj kaj ŝtataj konstruaĵoj, publikaj bazaroj, preĝejoj kaj moskeoj. Ekde la starigo de la reĝimo de la nuna niĝeria prezidanto, generalo Olusegun Obasanjo, religiaj kaj etnaj militoj fariĝis konstantaj okazaĵoj en Niĝerio.

Diversas la kialoj de la krizoj en Plateau kaj en aliaj ŝtatoj de Niĝerio. La unua estas la enkonduko de ŝario, aŭ islama leĝaro, en ŝtatoj en la nordo de la lando. Niĝerio estas sekulara ŝtato, sed la registaro, eble timante la armeon, kiu konsistas 90-procente el norduloj, permesis en la nordo islaman leĝaron. Tial oni komencis persekuti kristanajn minoritatojn en la nordo.

Subpremado

La dua kialo estas la fakto, ke dum pli ol 25 jaroj suferis Niĝerio sub armea diktatoreco, kiu ĉesis nur en 1999, kiam Obasanjo, eksa armea generalo, estis elektita prezidanto laŭ demokratia voĉdonado. La elektoj, organizitaj de la armeo post naciaj kaj internaciaj postuloj, donis al multaj etnaj grupoj la eblon sin publike esprimi post jaroj da subpremado. Tial estiĝis religiaj kaj aliaj konfliktoj, aparte en Plateau, kie estis mortigitaj inter aliaj 18 000 infanoj kaj samnombre da virinoj.

En majo de 2004, post la lastaj konfliktoj inter kristanoj kaj islamanoj, Obasanjo devis transpreni regadon en Plateau por stabiligi la regionon. Tamen ankoraŭ estas tro frue por diri, ĉu estas reveninta funda kaj longdaŭra paco. Plateau estas unu el 36 ŝtatoj, konstitucie rekonataj en federacia Niĝerio.

Prince Henry OGUINYE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004