MONATO

Hobio

LITOVIO

Kolekti antikvaĵojn

Edmundas Vaičiulis, 45-jarulo el la litova urbeto Žagare, decidis antaŭ sep jaroj pendigi kelkajn ne plu bezonatajn potojn aluminiajn ĉe la ekstera muro de sia malnova lignodomo, situanta preskaŭ en la urbocentro. Simple, sen iu ajn kaŭzo. „Neniam mi planas ion antaŭe, la ideoj ĉiam venas spontane en mian kapon”, li deklaras.

Nun la familia domo plenplenas de potoj, kiuj estas centoj aŭ eĉ miloj. Krome tie estas ankaŭ kaldronoj, siteloj, forkoj, kuleroj kaj aliaj kuirejaj aĵoj, kiuj videblas multloke, kaj iuj el ili estas eĉ sur la tegmento. Eĉ grandega poto nigra pinte staras sur kamentubo.

Kiam la najbaroj ekvidis la pendantajn potojn sur la eksteraj dommuroj de Edmundas, ili konsterniĝis kaj plendis ĉe la urba estraro pri la najbaro, kiu iliaopinie intencas detrui la renomon de la pli ol 800-jara Žagare. Rezulte de tio la urbestro, akompanita de policisto, vizitis la aŭdaculon kaj ordonis lin tuj forpreni ĉiujn potojn de la dommuroj. Edmundas tamen ne obeis kaj eĉ pli intense komencis ornami sian domon.

Edmundas akiras multajn aĵojn de siaj samurbanoj, kiuj sciante pri lia kolekto-pasio, alportas diversajn valorajn kaj havindajn objektojn. Kelkajn el ili Edmundas aĉetas.

La urbestro, demandite pri kio Edmundas Vaičiulis estas – ĉu potisto aŭ antikvaĵisto –, respondas seke: „Nedeziranto obei ĝeneralajn loĝkutimojn”. Tamen Edmundas, iom cerbumante, konfesas, ke li estas kolektanto de antikvaĵoj.

La vidaĵo multe pli varias en la korto de lia domo. Ĉi tie troviĝas kanontubo de usona tanko el la dua mondmilito. Ene de ĝia tubo ankoraŭ videblas restinta obuso. Sub altana tegmento estas pluraj malnovaj tekruĉoj, kaj sur bretaro viciĝas jam rustiĝintaj braĝ-gladiloj. Endome ĉio aspektas kiel en historia muzeo: tie enestas kandelingoj, sonoriloj de diversaj grandecoj, antikvaj moneroj.

Montrante rustiĝintan poton, Edmundas klarigas: „Tiun poton mi trovis en mia korto, dum mi fosis kanalon”. Ene estis dek kvin moneroj, sur kiuj videblas skrape signita jaro (1736). Tie trovita manringo latuna, laŭ li kaj lia edzino Diana, devenas de la 9a jarcento.

Plurajn havindaĵojn por sia kolekto li trovis en apuda rivereto, kiam li volis purigi ĝian fundon. Danke al specialaj okulvitroj li sukcesis subakviĝi kaj trovi nigraŝtonan fendilon, tre similan al tiu uzata de prahomoj. Sur la riverfundo estis ankaŭ diversepokaj moneroj, doganej-objektoj, kartoĉoj.

Nun la kolektanto de antikvaĵoj konstruigas novan domon. Li asertas, ke post translokiĝo al ĝi ĉiuj antikvaĵoj restos en la malnova „potplena” domo, kiu funkcios kiel muzeo.

Preskaŭ ĉiuj antikvaĵoj de Edmundas devenas de Žagare kaj ties ĉirkaŭaĵo. La urbeto situas ĉe la litova-latva limo, kaj havas nun nur 2400 loĝantojn. Tamen tie antaŭe, ekzemple en la jaro 1895 loĝis ĉirkaŭ 17 000 personoj, funkciis ses fabrikoj, laboris 730 metiistoj kaj estis 104 magazenoj. Edmundas certas, ke sub la tero de la urbeto kuŝas multaj valoraĵoj, kiujn iamaj riĉuloj tie kaŝis aŭ urbanoj simple forĵetis.

Kiam li estas en bona humoro, Edmundas Vaičiulis pentras aŭ kreas lignoskulptaĵojn. Li opinias, ke por estigi lignaĵojn ne necesas posedi eksterordinaran talenton. „Ĉiu povus sukcesi, kiu provus krei”, li diras.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004