MONATO

Libroj

Interesa rakonto, tre facila

Temas pri la tria en serio de libroj pri instruistino, nomata Katrina, verkitaj por novaj lernantoj de Esperanto. La antaŭaj estis La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.

La verko uzas nur 464 morfemojn, kaj novaj gramatikaj formoj estas enkondukataj po unu en ĉiu el la 20 ĉapitretoj. Kiel oni devas anticipi, la unuaj ĉapitroj estas iom tedaj, plejparte pro la malgrandeco de la nombro de vortoj, konataj de la ĵuskomencinto, kaj pro la simplegeco de la gramatikaj formoj. Sed iom post iom la intereso kreskas, kaj jam en la sesa aŭ sepa ĉapitro la intrigo komencas fascini. Tie la verktalento de la bone konata verkisto komencas konigi sin, kaj kvankam la karaktero de la intrigo estas pli-malpli konata, tamen ĝi estas tre interese prezentata al la leganto, tiom, ke oni ĉe la fino de ĉiu ĉapitro volas plu legi.

Ĉe la fino de ĉiu du- aŭ tri-paĝa ĉapitro estas glosoj de vortoj, kiujn la komencanto eble ne konas. Tiurilate, elstaras grava manko en la eldonaĵo: la terminoj, uzataj en la klarigaj glosoj, estas ofte tiom nekonataj, eĉ konfuzaj, ke verŝajne la lernanto sukcesos kompreni nenion. Ekzemple, la gloso por „televidi” tekstas: „vidi programon per malproksima elektromagneta dissendado”, eble teknike ĝusta difino, sed apenaŭ komprenebla por komencanto! Alia ekzemplo: la gloso por „kliniko” diras „flegejo, parto de malsanulejo”. Mi demandas al mi, ĉu difini unu nekonatan vorton per nova nekonata vorto „flegejo” aŭ per malfacile penetrebla morfemkombino „malsanulejo” vere helpas. Aŭ ĉu estas supozate, ke la kompatinda komencanto ekscitite elserĉos tiujn novajn vortojn por pliampleksigi sian vortoscion?

Tamen ensume la libreto estas tre havinda kaj leginda por komencanto, ĉu kadre de klaso, ĉu memstare.

Donald BROADRIBB
Sten Johansson: Katrina malfruas. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2004. 49 paĝoj vinktitaj. ISBN 91-89432-09-6.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004