MONATO

Eseo

EŬROPO

De nacioj al ... kio?

En la fino de la 18a jarcento kun la franca revolucio naskiĝis la ideo de nacio en la moderna senco. La sistemo de la naciaj ŝtatoj en Eŭropo havis sian naskiĝon en la 19a jarcento, atingis sian krizon en la 20a kaj eble povos esti superata en la 21a.

Antaŭe la regnanoj estis subuloj, regatoj de la reĝoj. La militoj estis militoj de reĝoj kontraŭ aliaj reĝoj. Kun la revolucio, la franca popolo difinis sin kiel „nacion”, kiu ekstaris kontraŭ la franca reĝo. La regatoj fariĝis civitanoj. Kiam la aliaj reĝoj atakis la respublikon, tiam la franca nacio devis batali kontraŭ la fremdaj reĝoj. Poste, kiam aliaj naciaj ŝtatoj formiĝis, la militoj fariĝis militoj de nacioj kontraŭ aliaj nacioj.

Dum la 19a jarcento disvolviĝis la ideo pri naci-ŝtato. Tio estis la ideo, laŭ kiu estas dezirinde, ke ĉiu nacio organiziĝu kiel ŝtato sendependa kaj suverena. Tiu ĉi ideo en la okazoj de Italio kaj Germanio agis en kuniga senco, kondukante al naskiĝo de pli grandaj ŝtataj unuoj, kunfandante plurajn antaŭajn regionajn ŝtatojn, kaj tiel sekvante la postulojn de la evoluo de ekonomio kaj de tekniko.

Iluzio

La demokratia naciismo, kiu en Italio havis kiel ĉefan reprezentanton Giuseppe Mazzini, revis pri Eŭropo, konsistanta el liberaj respublikoj, sen dominado de unu popolo super aliaj, kaj asertis, ke ĉe tia ordo la popoloj ne plu havos motivojn de konfliktoj inter si. Sed tio estis iluzio.

Ĵus naskitaj naciaj ŝtatoj komencis kontraŭstariĝi al aliaj ŝtatoj kaj ofte ne rekonis por siaj internaj minoritatoj la rajtojn, kiujn antaŭe la koncerna popolo estis postulinta por si.

Laŭ la franca koncepto nacio estas la komunumo de tiuj, kiuj volas vivi kune, dum laŭ la germana vidpunkto nacio baziĝas ĉefe sur komuneco de lingvo (parenteze la du ideoj pri nacio estis ĝuste tiuj, kiuj adaptiĝis al la postuloj de la du partioj en la disputoj pri Alzaco kaj Loreno).

Abismo

En la 20a jarcento la ideo de naci-ŝtato atingis sian kulminon kun la unua mondmilito, kiu signifis la finon de la unuaranga rolo de Eŭropo en la mondo. La milito kondukis al la detruo de multnaciaj imperioj kaj al la naskiĝo de multaj naciaj ŝtatoj, kun novaj rivalecoj kaj novaj disputoj pri landlimoj.

La totalisma popol-organizado, postulita de la milito, estis la ekzemplo por totalisma organizado de la ŝtato ankaŭ en la postmilita tempo: jen naskiĝis la faŝisma totalismo. Sed la amplekso de la eŭropaj ŝtatoj estis jam tro malvasta kompare kun la postuloj de la moderna ekonomio, do la puŝo al plivastigo de la spacoj – en sistemo de naciaj ŝtatoj – kondukis al transformiĝo de naciismo en rasismon: unu popolo devis domini la ceterajn kaj krei grandan spacon, en kiu ĝi regu.

Tiel Eŭropo alvenis al dua pli granda kaj pli terura hombuĉado, en kies fino ĉiuj iam orgojlaj naciaj ŝtatoj kuŝis disbatitaj kaj disigitaj en du kontraŭaj tendaroj. Nur Britio alvenis nevenkita al la fino de la milito, sed ĝi iom post iom perdis sian imperiecon.

Milito

Jam dum la milito, en la jaroj 1941-1943 kelkaj antifaŝistoj, relegaciitaj fare de la faŝisma reĝimo sur la insuleton Ventotene, meditis pri la kaŭzoj de la milito kaj pri la postmilitaj problemoj. Ili verkis kaj lanĉis libreton, poste nomitan Manifesto de Ventotene, en kiu la ekzisto mem de suverenaj ŝtatoj estis konsiderata kiel la kaŭzo de la milito kaj oni postulis postmilitan reorganizon de Eŭropo kiel demokrata federacio, per forigo de senlima suvereneco de la naciaj ŝtatoj. La ĉefa aŭtoro de tiu manifesto estis Altiero Spinelli.

Fakte el la ruinoj de la dua mondmilito ekstartis irado al transiro de la naciaj bariloj kaj al konstruo de unuiĝo inter la eŭropaj popoloj, kiu metu finon por ĉiam al la militoj, kiuj estis kaŭzintaj tiom da sangoverŝado en la Malnova Mondo, kaj kreu areon de prospero kaj de paco.

La iniciatintoj de tiu irado, de Altiero Spinelli ĝis grandaj ŝtatistoj, kiel Jean Monnet, Paul Henri Spaak, Robert Schuman, Alcide De Gasperi kaj Konrad Adenauer, havis en sia menso kiel finan celon la starigon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo laŭ la modelo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Estiĝas formoj de eŭropa unuiĝo

En Eŭropo la rezistoj fare de la malnova sistemo de la suverenaj ŝtatoj estis tre fortaj, kaj oni ne kuraĝis tuj aliri al konstruo de politika unueco. Oni iris laŭ la tiel nomata „funkciisma vojo”, komencante per starigo de komuna alta institucio supernacia, kiu regu pri karbo kaj ŝtalo, cele al gardado de la paco. En 1951 Francio, Federacia Germanio, Italio, Belgio, Luksemburgo kaj Nederlando fondis la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Tio estis la komenco de la eŭropa integriĝo.

Tiel la irado al la unueco de Eŭropo komenciĝis, kaj la procezo pluiris laŭ diversaj etapoj, kun sukcesoj kaj malsukcesoj. Oni alvenis tre proksimen al politika unuiĝo, kiam estis subskribita la Traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Defendo: oni celis starigi unu solan eŭropan armeon anstataŭ la diversaj naciaj armeoj, kaj tio postulis samtempan starigon de politika institucio. Sed tiu kuraĝa projekto falis en 1954 pro neratifo fare de la franca Nacia Asembleo.

Ekde tiam oni klopodis rekomenci la unuigan procezon en ekonomia kampo. En 1957 la ses landaj anoj de EKKŜ subskribis en Romo la traktaton pri la establo de EEK (Eŭropa Ekonomia Komunumo) kaj de EURATOM, la institucio pri nuklea energio.

Interligoj

La komunumoj fariĝis la Eŭropa Unio, kun pli kaj pli vastaj interligoj inter la membroŝtatoj. Tra diversaj provoj oni atingis fundamentan etapon: la komunan monunuon inter 12 el la landoj, apartenantaj al la komunumo. Tio ĉi estas la sola federacia trajto de la nuna unio, tre grava, sed ne sufiĉa, ĉar komuna monunuo ne povas esti efike mastrumata sen komuna regado de la ekonomio.

La Eŭropa Komisiono sidas en Bruselo, la parlamento havas du sidejojn, unu en Strasburgo kaj unu en Bruselo, kaj la kortumo sidas en Luksemburgo.

La institucioj de la unio estas la parlamento, rekte elektata de la civitanoj, la konsilio, en kiu sidas la ministroj de la membrolandoj kaj kiu estas la vera decida instanco de la unio, la Eŭropa Komisiono, kiu estas plenuma organo, kiu devas apliki la decidojn faritajn, elmetante direktivojn por la membroŝtatoj, kaj la Supera Kortumo.

La reg-sistemo de la unio estas iaspeca konfederacia sistemo, kie la fina decidopovo ne estas en la manoj de komuna organo, responsa antaŭ la eŭropaj civitanoj, sed restas en la manoj de la naciŝtataj registaroj.

Plilarĝiĝoj

Intertempe la nombro de la membro-landoj kreskis: de la komencaj ses landoj oni alvenis per iom-post-iomaj plilarĝiĝoj al la nombro de 15 landoj, kiuj ĵus fariĝis 25.

La sinsekvaj traktatoj, per kiuj la unio evoluis, estis fruktoj de diplomataj interkonsentoj interŝtataj, do ĉiam faritaj je la plej malalta nivelo de kompromiso inter la diversaj postuloj. Oni provis superi tiun situacion per la tiel nomata „Konvencio”, asembleo formita el reprezentantoj de la parlamentoj naciaj kaj eŭropa, de la naciaj registaroj kaj de la Eŭropa Komisiono. Sed tiu Konvencio havis nek klaran mandaton, nek la eblecon fari aŭtonoman decidon: ĉio finfine restas en la manoj de la naciaj ŝtatoj.

La sola ŝanco de antaŭeniro ŝajnas esti nun tio, ke pli mallarĝa grupo de landoj konsistigu en la interno de la unio pli solidan kernon, kun karaktero federacia, nome kun komuna regado pri ekonomio, pri eksterlanda politiko kaj pri defendo. Se tio okazos, la ceteraj landoj poste sekvos. Alie la eŭropanoj ne rajtos plendi, kiam ili estos flankenlasitaj en la decidgravaj eventoj de la mondhistorio.

Umberto BROCCATELLI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004