MONATO

Lingvo

PLANLINGVO

Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto

Enkonduke

En la tre instrua libro Historio de la mondolingvo de Drezen1 oni povas legi jenajn frazojn je la paĝo 124:

„En la gazeto Progreso ni trovas informon ke en la jaro 1908, en Antwerpen J.E. Crogaert (tiel) prilaboris projekton de universala simbola lingvo (france Langue Universelle Symbolique). Croegaert transsendis al Couturat ĝeneralan konstruplanon de sia pure filozofia lingvo. Ne ekzistas presitaj verkoj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto.”

Tiu ĉi konciza informo estas unu el la tre malmultaj tekstetoj, kiuj sciigas ion pri tiu jen citita lingvoprojekto2. Similaj tekstoj supozeble estas ankaŭ legeblaj en la du antaŭaj eldonoj de tiu Drezen-studaĵo. Oni krome konsciu, ke la eldono de 1931 fakte jam estis la sesa, se oni enkalkulas la ruslingvajn versiojn, el kiuj la unua aperis jam en 1911.

Tiuj sinsekvaj reverkadoj – kaj la elrusigo, kiu krome estas transigo al alia alfabeto – de la Drezen-studaĵo, supozeble kulpas pri la fakto ke la nomo de la citita lingvokreinto tie unue aperas kiel Crogaert, sed en posta frazo kaj en la marĝeno kiel Croegaert [kruĥart], kiu estas la vera nomo3. Sed kiu do estis tiu lingvoprojekto kaj kiu estis ĝia verkinto, tiu Edward Croegaert?

La forgesita lingvoprojekto

Jam pasis preskaŭ unu jarcento post la publikigo de tiu rimarkinda lingvoprojekto, kiu nun estas preskaŭ komplete forgesita, kaj fakte neniam altiris grandan atenton. Eĉ en Antverpeno mem preskaŭ neniu scias ion pri ĝi, eĉ en medioj de la Esperanto-movado. Ankaŭ ĝia elpensinto estas preskaŭ komplete forgesita, eĉ en sia propra familio4. Restas tamen de li kelkaj muzikaĵoj, kelkaj pamfletoj, kaj en kelkaj bibliotekoj, i.a. la Reĝa Nacia Biblioteko de Belgio, ekzempleroj de la libro per kiu li deziris konigi la lingvon kiun li elpensis. Krome en la arkivo de la Flandra Kultura Vivo troviĝas dosiero, kiu enhavas aron de liaj korespondaĵoj. Danke al tiuj ĉi dokumentoj, kaj danke al studverkaĵo redaktikta en 19725, oni povas havi imagon pri la ekstravaganca homo, kiu estis Edward Croegaert, kaj pri lia lingvo.

La persono Edward Croegaert

Edward (fakte: Édouard) Croegaert naskiĝis en Antverpeno (Belgio) en 1850 kaj mortis tie en 1936. Lia familio apartenis al la klasika franclingvema komercistaro de la havenurbo. Tiu burĝa familio ne multe ŝatis la plurajn ekstravagancaĵojn de Edward, kiu jam frue montriĝis muzikema, lingvema, strangema kaj krome flandrema. Lia interesiĝo pri la muziko inspiris lin al verkado en 1883 de libro pri la diversaj muziktonoj, kaj poste de alia pri la muzikisto Peter Benoit en 1893. La intereso pri la tonoj kondukis lin al pristudado de la prononcado, kio inspiris lin al analizado de lingvoj. El tio rezultis lia revo pri lingvo, per kiu oni povus esprimi ĉiajn ideojn. En tiu periodo li instalis en Bruselo trinkejon, kiu devus esti renkontejo de flandraj muzikistoj kaj aliaj artistoj, sed kiu ne longe ekzistis.

Post tio li serĉis sian konsolon en Parizo, tiam la mondocentro por tiuj kiuj emis havi la romantikan vivon, kaj kie li elspezis grandan parton de sia heredita kapitalo. Reveninte en Antverpeno, li dediĉis sin al muziko kaj komponis kelkajn koncertaĵojn, inter kiuj unu havis iom da sukceso. Sed li ne sukcesis akiri postenon en tiu sektoro. Li ankaŭ partoprenis en movado por ĝeneraligado de pli regula kalendaro. Sed lia ĉefa intereso iris al la ekzisto de iu elpensita lingvo, kiun alprenus la tuta mondo, aŭ almenaŭ iu komunumo gvidota de li mem. Kaj kiam tiu lingvo estis publikigita, li esperis ke ĝi havos sukceson, sed tiu sukceso ne venis. Sen enspezoj li dum multaj jaroj vivis modeste, poste eĉ mizere. Li pasigis siajn lastajn vivojarojn en instituto por senhavuloj, kie li mortis en 1936.

Aktivaĵoj sur la lingva kampo

Dum sia tuta vivo lia kreema spirito elpensis tre diversajn ekstravagancaĵojn. Pri tio atestas ekzemple iu letero, skribita de li en 1910, kaj konservata en la arkivejo de la Flandra Kultura Vivo, kaj kiu montras lian petoleman deziron fari ion originalan: en tiu letero la vortoj estas prezentataj en iu dialekta formo de la nederlanda lingvo, sed krome kun apliko de iu – supozeble de li mem elpensita – gramatika strukturo; ekzemple la vorto straat (strato) estas „zdrahdd”, lange (longa) estas lags, Antwerpen estas Anddwerppen, aŭgusto prezentiĝas per Ogazzde. Tia manskribita – kaj iom malfacile deĉifrebla – letero estas vera rebuso, kiu certe ne plezurigas la ricevanton, kaj kiu neeviteble kreskigas la ideon, ke Croegaert vivis en alia mondo ol la reala. Freneza li tamen ne estis, ĉar laŭ la asertoj de lia nevo li eĉ en la jaroj antaŭ sia morto ankoraŭ havis siajn cerbajn kapablojn.

La estiĝo de lia lingvoprojekto

En la unua jardeko de la 20a jarcento Croegaert emas krei iun internacian lingvon. Tute naive li tiam eĉ kredas, ke tiu lingvo povus helpi en – la tiam nekolonia, sed sub belga influo – Kongo, kie ekzistas pli ol 200 lingvoj, kaj kie indiĝenoj kaj eŭropanoj ĝenerale ne komprenas unu la alian. La de li elpensota lingvo estu la solvo6! Certe Croegaert tiam sciis pri la ekzisto de Esperanto. En Antverpeno tiam ekzistis pluraj Esperanto-grupoj7 kaj krome unu el liaj konatoj, August Faes, la ĉefa vendisto de muziktekstoj kaj muzikinstrumentoj, estis aktiva esperantisto, kiu daŭre propagandis la lingvon. Kaj en 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo kaj poste aliaj kongresoj ankaŭ en aliaj urboj(8. Sed Croegaert preferas ellabori sian propran ideon, des pli ĉar oni konscias, ke ekzistas iu konkurenco inter la jam pluraj elpensitaj lingvoj.

La elekto de la preferinda lingvo

Pro la ekzisto de tiuj pluraj elpensitaj lingvoj, kies adeptoj – aŭ minimume kies elpensintoj – provas konvinki la aliajn homojn, ke la lingvo prezentata de ili estas la plej bona, en tiuj jaroj pli kaj pli sentiĝis la bezono, ke baldaŭ iu grupeto de spertaj kaj saĝaj homoj, delegitaj de la subtenantoj de la diversaj planlingvoj, faros iun komparan studon pri la respektivaj valoroj de tiuj elpensitaj lingvoj por elekti la plej konvenan. Tiusence tiu delegitaro havos renkontiĝon en Parizo en oktobro 1907 kaj por decidi pri la plej rekomendinda. La subtenantoj aŭ elpensintoj de tiuj diversaj neetnaj lingvoj povis ensendi siajn argumentojn, por ke tiuj estu prijuĝataj de la delegitaro. Por Croegaert tio estis la okazo por prezenti sian lingvoprojekton.

En Historio de la mondolingvo aperas: „J.E. Crogaert ellaboris projekton de universala simbola lingvo. Croegaert transsendis al Couturat ĝeneralan konstruplanon de sia pure filozofia lingvo. Ne ekzistas presitaj verkoj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto”9.

Pri la okazaĵoj dum tiu kelktaga renkontiĝo de la „delegacio”, jam multe estas skribita kaj klaĉita. Faktoj estas, ke la findecido estas farita de nekompleta delegacio, kaj ke la prefero inkliniĝis al la tute nova lingvoprojekto Ido.

La posta konsterno pri tiu decido estis grandega en multaj medioj de esperantistoj, kaj ĝi kondukis al diversaj reagoj. Sed ankaŭ la subtenantoj de aliaj elpensitaj lingvoj – kaj speciale la elpensintoj mem – sentis sin malfeliĉaj. Kaj certe Croegaert ankaŭ.

La apero de la propra libro

Sed dum en la Esperanto-medioj oni lamentis pri la propra malsukceso kaj pri la perfido de la supozita Ido-kreinto de Beaufront, Croegaert ne lasis sin influi per la malvenko, sed decidis nun publikigi sian projekton kaj konigi ĝin tutmonde. Supozeble li faris tion je propraj kostoj.

Kiel jam okazis al pluraj homoj, kiuj proprakoste publikigas libron, kiu ne altiras grandan legantaron, la financaj sekvoj estis katastrofaj por Croegaert. Preskaŭ neniu havis intereson pri lia prezentita lingvo, ankaŭ ne en Kongo. Nur malmultaj libroj vendiĝis kaj sekve nur en malmultaj bibliotekoj la libro estas trovebla. Spite de tio Croegaert restis en la postaj jaroj la naiva idealisto, sed ĉi-foje li aktivis en kelkaj flandremaj kaj muzikemaj medioj, esperante iam trovi enspezigan funkcion, sed sen rezulto. Li intertempe jam estis 60-jara kaj lia monrezervo estis forte malkreskinta. Pluraj virinoj agrabligis lian vivon sed sen daŭra rezulto; pro ĉi-lasta fakto li ne plu estis bonvena ĉe pluraj el siaj familianoj. Liaj lastaj vivojaroj pasis en instituto por senmonaj maljunuloj, kie li povis agrabligi la etoson per iom da muziko. En 1936 lia vivo finiĝis, sen ke lia iama amikaro kaj familio rimarkis tion. Pri „lia lingvo” neniu plu pensis.

Lus kaj Lia

En 1909 en Antverpeno aperis la 24-paĝa libreto Vademecum abrégé de la Langue universelle symbolique et de la Langue internationale auxiliaire, kiu provas per malgrandliteraj tekstoj ekspliki la strukturon de la koncerna lingvo. Kvankam Croegaert siatempe estis nominta „sian” lingvon per francaj vortoj Langue Lus et Lia, supozeble aludante per tio du virinojn, kiujn li volis memorigi, li nun uzas du aliajn terminojn kiuj fakte ambaŭ indikas unusolan lingvon. En la enkonduko de la libreto, la verkinto substrekas la rolon de unueca lingvo por akiro de komprenemo inter la homoj kaj sekve akiro de tutmonda paco – temo ofte konstatebla ĉe adeptoj de iu elpensita lingvo. Laŭ li la gvida ideo por konvinki la homaron pri tio estas lia filozofio, la „idavritismo”10, kiu kreos komunumon, kiu praktikos la koncernan lingvon kaj reprezentos iun doktrinon l'école ésotérique (la esotera skolo). Pri la lingvo nur la elpensinto rajtas decidi, do monopola funkcio.

La lingvo mem havas 8 vokalojn, 8 verajn kaj 8 plursonajn konsonantojn. Tute kiel en Esperanto la „primitivaj vortoj” interrilatas, kaj tio povas esti klare montrata en tabelo de 50 ĉeloj. Inter la vortoj estu, se eble, iu rilato, ekzemple ligno estas hesrhatha kaj arbo estas hashthheru. Vortoj povas esti kunmetataj formante pli longan strukturon, kiel ekzemple en Esperanto. „Nekoruptebleco” – 4 nocioj plus 1 finaĵo – estas epkhorrubhdibilidhey.

Konkludo

La lingvo elpensita de Croegaert estas unu el la multaj lingvoprojektoj publikigitaj dum jarcentoj. Rimarkinde estas, ke ĝi estas apenaŭ konata, kvankam de ĝi ekzistas franclingva lernolibro, kaj kvankam ĝi estas citita en Historio de la mondolingvo de Drezen. Unu el la ĉefaj kaŭzoj povas esti, ke la lingvo ne havis klaran nomon, krom la indiko „universala simbola lingvo”.

Nenio indikas, ke iam tekstoj en tiu lingvo estis publikigitaj, sed estas certe, ke Croegaert tradukis unu flandran poemon Mijn moederspraak (mia patrina lingvo) kaj deklamis ĝin.

W. M. A. DE SMET
1. La ĉi tie konsultita versio estas la tria eldono, aperinta en 1931, sed tiu versio mem jam estas kopia reeldono farita en 1967 ĉe Pirato, Osaka, Japanio.
2. Tiu informo estas malĝusta: ekzistas libro pri tiu lingvoprojekto, kiel montriĝos poste.
3. Piednoto sur tiu paĝo plie konigas, ke la informo pri la ekzisto de tiu lingvoprojekto de Croegaert estas trovita en la revuo Progreso, eldonita en Parizo, Ido-revuo, n-ro 12, februaro 1909, p. 751.
4. La aŭtoro bonŝance estis najbaro de la nevo de Croegaert, kiu rakontis siajn memorojn pri tiu onklo, kiun la familianoj nomis „freneza Edouard”, kaj pri la poemetoj, kiujn Croegaert estis redaktinta en „sia” lingvo kaj ŝatis deklami. Sed la filoj de tiu najbaro eĉ neniam aŭdis paroli pri ilia stranga familiano, kiel poste montriĝis dum konversacioj. Danke al tiu vizito la aŭtoro eksciis plurajn interesajn detalojn, sed multaj aliaj devis esti serĉataj en arkivoj.
5. Ĝi estas redaktita en 4 ekzempleroj de Danielle De Smet, nevino de la aŭtoro.
6. Ekzistas rimarkinda analogeco kun la inspiraj ideoj ĉe kelkaj aliaj personoj, ekzemple ĉe Zamenhof.
7. En tiu tempo la socia vivo estis pli ĝenerala ol nun, kaj tiam facile fondiĝis kvartalaj aŭ ideologiaj asocietoj. Post 1900 en Antverpeno ekekzistis pluraj Esperanto-kluboj, inter kiuj nur la en 1907 fondita „La Verda Stelo” seninterrompe ekzistas ĝis nun.
8. En 1911 tia kongreso okazis en Antverpeno mem.
9. Tiu frazo estas malĝusta. La teksto ekzistas en eldonita formo, sed eble tiutempe tion ne sciis Drezen.
10. La signifo de tiu stranga vorto ne estas eksplikita en la libreto mem. Sed en antaŭaj tekstoj Croegaert klarigis, ke la termino rilatas al virino, Ida, kiu iam signifis multon por li en lia vivo.
Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004