MONATO

Hobio

FINNLANDO

Alproprigi hobion

Por farti bone oni bezonas okupiĝi pri io krea. Se oni nur laboras kaj spektas televidon, eblas deprimiĝi kaj malsaniĝi. Manlaboraĵoj kaj slojdo kuracas. Ofte tamen en la loĝejo mankas spaco kaj iloj, mankas sperto kaj kuraĝo komenci. Grupo gvidata de sperta gvidanto en taŭga ejo povas solvi la problemon kaj helpi homojn alproprigi novajn ŝatokupojn.

En Finnlando funkcias tiel nomataj „Civitanaj Institutoj” en ĉiu vilaĝo kaj urbo, kiuj organizas favorprezajn kursojn por lernemuloj. (Finnoj nomas ilin „rondoj”, ĉar ili estas neformalaj kaj kunlaboraj.) La „rondoj” kutime okazas ekde septembro ĝis aprilo kelkfoje semajne aŭ, pli malofte, semajnfine. Ili plej ofte disponas pri la klasejoj kaj iloj de loka lernejo, por kio la instituto pagas.

Fine de aŭgusto oni povas ekkoni la novan programon en la reto aŭ perpoŝte ricevi ĝin. La interesuloj elektas, pri kio ili ekokupiĝu: muziko, gimnastiko, jogo, lingvolernado por turismaj aŭ aliaj celoj, pentroarto, porcelanpentrado, farado de ceramikaĵoj, orientaj aŭ hejmlandaj dancoj, kaligrafio ktp. La listo de proponataj kursoj varias de loko al loko depende de disponeblaj kursgvidantoj, kiuj pli ofte laboras pro helpemo kaj hobiopraktikado ol por gajni monon. Iliajn vojaĝokostojn pagas la instituto, kiun kunfinancas ŝtato, komunumo kaj studantoj mem. En dise loĝata lando kiel Finnlando okazas, ke la veturkostoj de kursgvidanto facile superas la salajron.

Danke al kuna okupado dum la kurso oni renkontas novajn homojn. Kiam la manoj kaj cerbo koncentriĝas sur praktikaj problemoj, oni forgesas la oftan mensan streĉon kaj ĉiutagajn problemojn. La kursanoj interkonsiliĝas, helpas unu la alian kaj babilas pri kio ajn en amikeca etoso. La kursgvidanto intervenas kaj helpas se necese. La kursokupojn karakterizas libervoleco kaj egaleco.

Fine de aprilo la sekvan jaron la alproprigo de scioj kaj ŝatokupoj en la Civitana Instituto ĉesas, sed la kursanoj ofte okazigas senpagajn feston kaj ekspozicion, en kiuj ili montras al la loka publiko, kion ili faris kaj lernis dum la vintro. Precipe en la kamparo tio ludas gravan rolon. La vilaĝanoj kunvenas en la lerneja salono por renkontiĝi kun geamikoj kaj ĝui programerojn de siaj konatoj: ĥorkantado, ludado de diversaj instrumentoj, dancado, teatraĵeto kaj kompreneble festoparolado kaj raporto pri la laborjaro de la instituto, en kiu ofte pli ol kvarono de la plenkreskuloj alproprigas hobion. En la ekspozicio oni rigardas envie la konkretajn rezultojn: restaŭritajn meblojn, teksitajn kaj broditajn tapiŝojn kaj tukojn, pentraĵojn, ceramikaĵojn, kaligrafiaĵojn, memstare pentritajn servicojn, lignajn horloĝojn, boaton, kanuon kaj seĝojn, skulptaĵojn, poluritajn ŝtonojn, paskajn ornam-ovojn, kristnaskajn dekoraciojn – objektoj prifierindaj, kiujn la farintoj poste fordonacas aŭ ame gardas en la familiaj trezorejoj. Pli grava, pli kontentiga ol la objektoj tamen estas la kune alproprigita hobio, pri kiu oni plu okupiĝas en la sekvaj aŭtuno kaj vintro.

Saliko

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004